Lokaĵaro
En komputado lokaĵaro estas datumaro (dosiero en operaciumo aŭ rikordo en programlingvo) entenanta la lokaĵojn, t.e. kulture kaj geografie lokajn konvenciojn por prezenti datumojn. La uzanto povas ŝalti la deziratan lokaĵaron por asimili sian labormedion al siaj preferoj.
La plej gravaj lokaĵoj estas la homlingvo de la uzanto (Esperanto, la angla, germana, rusa ktp); la signaro, la alfabeta ordo de la literoj; la monsigno ($, €, ¥ ktp); la maniero skribi datojn ktp.
En Uniksoj nomo de lokaĵaro havas la formon
homlingvo[_regno][.signokodo]
; ekz-e
en_AU.UTF-8
estas la nomo de anglalingva lokaĵaro
aŭstralia, uzanta la kodoprezenton UTF-8.
Aparte menciindas «neŭtralaj», eksterteritoriaj (fakte, minimume
usonecaj) lokaĵaroj C
(omaĝe al la programlingvo C), kaj ties pli moderna varianto
C.UTF-8
.
Jen la listo da Linuksaj lokaĵoj (por en_AU.UTF-8
):
$ locale LANG=en_AU.UTF-8 # homlingvo (la aŭstralie angla) LC_CTYPE=en_US.UTF-8 # klasado de signoj (literoj, interpunkcio ktp) LC_NUMERIC="en_AU.UTF-8" # nombroprezentoj (3.14) LC_TIME="en_AU.UTF-8" # datoj, diurnotempo (Sun Feb 24 18:21:06) LC_COLLATE=en_US.UTF-8 # la alfabeta ordo de literoj LC_MONETARY="en_AU.UTF-8" # monsigno LC_MESSAGES=en_US.UTF-8 # kiulingve la sistemo aperigu mesaĝojn LC_PAPER="en_AU.UTF-8" # paperformatoj (A4 aŭ «Letero»?) [...] LC_ALL= # por ŝanĝi lokaĵojn «pogrande» $
Por vidi ĉiujn lokaĵarojn instalitajn en via Unikso, uzu la komandon
locale -a
.
Lokaĵaroj por Esperanto en Uniksoj
Komercaj operaciumoj (kiel Vindozo) Esperanton ignoras, tamen en Linuksoj ĝi estas disponebla. Se ĝi estas instalita elskatole, vi ĝin vidos en la listo:
$ locale -a | grep eo eo.utf8 $
Tio estas «eksterteritoria» lokaĵaro, simila al C.UTF-8
.
Se ĝi ne aperas, provu ĝin instali per
$ sudo localedef -f UTF-8 -i eo eo.UTF-8
— aŭ, eventuale, la «regnohavan» lokaĵaron por Esperanto usona:
$ sudo localedef -f UTF-8 -i eo eo_US.UTF-8
Tiu instalo nur disponigas la esperantan lokaĵaron, sed ne ŝaltas ĝin. Oni povas ŝanĝi apartajn lokaĵojn individue — aŭ ĉiujn kune:
$ echo $LANG
en_AU.UTF-8
$ cal
February 2013
Su Mo Tu We Th Fr Sa
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28
$ export LC_TIME=eo.UTF-8
$ cal
Februaro 2013
di lu ma me ĵa ve sa
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28
$
Multajn ekzemplojn pri uzo de la lokaĵo LC_COLLATE
vidu en la artikolo pri leksikografia ordo.