Londona maratono
La Londona maratono estas amase partoprenata maratono en Londono, Britio. Ĝi unue okazis en 1981, kaj tradicie estas okazigata dum semajnfino en printempo - inter la mezo de marto kaj la mezo de aprilo. Ekde 2006, ĝi estas unu el kvin (ekde 2013 ses) konkursoj en ĉiujara serio (angla nomata World Marathon Majors) pri plaj gravaj mondaj matatonoj, kun vetkuroj en Tokio, Bostono, Londono, Berlino, Ĉikago kaj Novjorko.
Rezultoj de 2003 (la 13-an de aprilo)
Rezulto – virinoj
- 1. Paula Radcliffe, Britio – 2h 15m 25s - nova mondrekordo
- 2. Catherine Ndereba, Kenjo – 2h 19m 55s
- 3. Deena Drossin, Usono – 2h 21m 16s
Rezulto – viroj
- 1. Gezahegne Abera, Etiopio – 2h 7m 56s
- 2. Stefano Baldini, Italio – 2h 7m 56s
- 3. Joseph Ngolepus, Kenjo – 2h 7m 57s
Komparu kun
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retejo greke www.42k195.com greke http://www.bbc.co.uk/dna/h2g2/A793271 greke http://www.justgiving.com/londonmarathon greke http://www.getkidsgoing.com/join-marathon.html