Lookout-montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lookout-montaro
monto
supermara alteco

729 m

Geografia situo 34° 52′ N, 85° 24′ U (mapo)34.863713888889-85.392452777778Koordinatoj: 34° 52′ N, 85° 24′ U (mapo) f4
Lookout-montaro (Usono)
Lookout-montaro (Usono)
DEC
Lookout-montaro
Lookout-montaro
Situo de Lookout-montaro
Map
Lookout-montaro
vdr

La Lookout-montaro estas 120 km longa, mallarĝa montaro, apartenante al la Apalaĉaj Montoj (Appalache)-montaro, sudokcidenta rando de la Cumberland-altebenaĵo. Ĝi komenciĝas ĉe Moccasin Bend en ŝtato Tennessee, ĉe rivero Tennessee kaj laŭlongas nordokcidentan parton de Georgia kaj fniĝas ĉe Gadsden de Alabama.

La pintoj altas ĉ. 600 m, la plej alta estas la High Point (730 m) apud La Fayette en Georgia, sur kies nordorienta flanko surgrimpas fervojo al la montopinto, de ki oni povas vidi la urbon Lookout Mountain.

En la interno de la monto troviĝas kavernoj kaj 45 m alta akvofalo (Ruby Falls). Rock City situante ĉe la pinto estas fama pro siaj ĝardenoj kaj kuriozaj rokformaĵoj. Dum la usona enlanda milito 1863, okazis ĉe la pinto kaj ĉirkaŭo la „supernuba batalo”.