Lop Nor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lop nor

Lop NorLop Nur [nuur, mongole por lago] estis pli frue sala lago, nun sekiĝinta lagejo, kovrita per salo. Ĝi situas en nordokcidenta parto de Ĉinio, en la Aŭtonomia Regiono Ŝinĝjango, en la Tarim-baseno, rande de la dezerto Taklamakano.

La lago en la 1950-aj jaroj havis la surfacon de ĉ. 2000 km². Post kiam oni konstruis akvorezervejon en la 1960-aj jaroj ĉe la Tarim-rivero (kiu alfluis la lagon) kaj oni foruzis la riveran akvon je akvumado, la lago tute sekiĝis.

Ĉinaj sciencistoj esploris basenon de la iama lago en 1980–81 kaj konstatis per karbonanaliza metodo, ke en la regiono ĉiam ekzistis lago dum la lastaj 20.000 jaroj. Nun kovras saltavolo ĉ. 21 000 km2 kaj jardangoj (ventoformitaj salformaĵoj) altiĝas sur 3100 km2. Ĉirkaŭ la iama lago, ekde 1920 ne loĝas homoj. La lastaj ujguraj grupoj fuĝis pro la pesto tiutempe. Vivas en la ĉirkaŭo kelkaj duĝibaj sovaĝaj kameloj.

La lago famiĝis, ke Ĉinio uzas ties regionon ekde 1964 por subteraj kaj surteraj atombombaj eksperimentaj eksplodoj.