Lorenzo Ghiberti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo Ghiberti sur la Portaloj de Paradizo, en la baptejo Sankta Johano (Florenco).

Lorenzo GHIBERTI, denaske Lorenzo di Bartolo (n. en 1378 - m. la 1-an de decembro 1455) estis itala artisto de la frua Renesanco, plej konata pro siaj skulptaĵoj kaj metalartaĵoj.

Ghiberti naskiĝis en Florenco. Lia patro estis Bartoluccio Ghiberti, sperta artisto kaj oraĵisto, kiu instruis al sia filo la komercon de oro. Lorenzo sekve fariĝis lernoknabo en la ateliero de Bartoluccio de Michele, kie Brunelleschi ankaŭ trejnis. Kiam peston trafis Florenco en 1400, Ghiberti elmigris al Romagna, kie li helpis finpretigi la murfreskojn de la kastelo de Karlo la 1-a Malatesta.

Ghiberti famiĝis por la unua fojo, kiam li en 1401 gajnis konkurson por la pordoj de la baptejo Sankta Johano de Florenco. Por plenumi tiun gravan mendon, li fondis atelieron, en kiuj trejnis multaj lernoknaboj, inkluzive de Donatello, Masolino, Michelozzo, Uccello kaj Antonio Pollaiuolo. Li plenumis multajn monumentojn kaj skulptaĵojn en Florenco.

Ghiberti ankaŭ estis kolektisto de klasikaĵoj kaj historiisto. Li aktive kuraĝigis la diskoniĝon de humanismaj ideoj. Lia nefinita verko Commentarii estas altvalora fonto pri renesanca arto kaj entenas membiografion. La Commentarii estas grava fonto por la referenca verko Le Vite de Giorgio Vasari. Ghiberti mortis en Florenco je la aĝo 77.