Karlo la 1-a Malatesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karlo la 1-a Malatesta, itale Carlo I Malatesta, (n. en junio 1368 - m. la 13-an de septembro 1429) estis itala condottiero kaj dungosoldato dum la militoj de Lombardio, kaj landsinjoro de Rimini, Fano, Cesena kaj Pesaro. Li estis membro de la potenca familio Malatesta.

Karlo estis la frato de Pandolfo la 3-a Malatesta kaj de Andrea Malatesta, kun kiuj li oftfoje batalis. En 1385, li estis nomumita vikario por Romagna de la papo Urbano la 6-a, kaj fariĝis du jarojn poste gonfaloniere.

En 1397, Malatesta fariĝis la ĉefmajoro de la ligo kontraŭ la familio Visconti, al kiu cetere aniĝis Florenco kaj Venecio, sed ankaŭ lia tradicia alianculo la papa ŝtato. Karlo fariĝis en 1406 la guberniestro de Milano, sed restis lojala nur dum unu jaro. Dum la granda okcidenta skismo, pro la samtempa ekzisto de tri rivalaj papoj, Malatesta unue subtenis Gregorion la 12-an, antaŭ ties abdiko dum la koncilio de Konstanco. La demisio-letero estis laŭtvoĉe legita de Malatesta mem.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Rendina, Claudio (1992). I capitani di ventura. Newton Compton.