Loreta Placo
Loreta Placo | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Situo | Prago | |
- koordinatoj | 50° 5′ 20″ N, 14° 23′ 28″ O (mapo)50.088914.3911Koordinatoj: 50° 5′ 20″ N, 14° 23′ 28″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 118 00 [+] | |
Loreta Placo | ||
Vikimedia Komunejo: Loretánské náměstí [+] | ||
Loreta Placo (ĉeĥe Loretánské náměstí) estas unu el la plej ĉarmaj en Prago. Du elstaraj barokstilaj konstruaĵoj staras tie unu kontraŭ la alia.
La tutan okcidentan flankon okupas la iama Černín-palaco (nuntempe Ministerio de eksterlandaj aferoj). Ĝi estis konstruata en la jaro 1689 laŭ projektoj de signifa itala arkitekto Fr. Caratti; la internan arkitekturon verkis F. M. Kaňka (1718-20), la rokokstila portiko estas de A. Luragho (1747). Dum la jaroj 1928-32 adaptis la palacon arkitekto P. Janák por la ministerio. Al la palaco apartenas relative malgranda, tamen tre bela ĝardeno.
Rekte kontraŭ la impona Černín-palaco, sur deklivo rigardanta al la Nova mondo, estas enmetita Loreto, perlo de la altbaroka konstruarto de Prago, pilgrimloko el la epoko post la batalo sur Blanka Monto. La kernon prezentas la t. n. Sankta Kabano (Casa Santa), laŭoriginala kopio de la kapelo en la itala urbo Loreto, kien - laŭ la legendo - anĝeloj transportis el Nazaret la kabanon de Sankta Virgulino Maria. La Loreto de Prago estis fondita la 5-an de junio 1626 kaj konstruita dum la jaroj 1626-31 en la epoko de rekatolikigo de la lando. La ekstera stukaro de la kabano devenas el la dua duono de la 17-a jarcento. La ambitoj, fermantaj la korton, estiĝis post la jaro 1661. Iliaj plafonoj estis pentritaj en la jaro 1750 de A. A. Scheffler. La originaj ambitoj estis nur teretaĝaj, la supran etaĝon oni alkonstruis nur en la jaro 1740. La fronto al la placo havas aranĝon el la jaroj 1720-22 de K. I. Dientzenhofer. La preĝejo de la Naskiĝo de Jesuo (meze de la orienta parto de la ambitoj) konservis sian originan aspekton el la jaroj 1734-35. Loreto estas mondfama pro sia trezoro - kolekto de liturgia ilaro, kies plej valora peco estas la t. n. brilianta monstranco el la fino de la 17-a jarcento. - Notinda estas ankaŭ la interesa sonorilludo el la jaro 1894, lokigita en la antaŭa turo, kiu ĉiun horon ludas melodion de konata kanto pri Virgulino Maria. Pri la sonorilludo rakontas popola legendo:
- Antaŭ multaj, multegaj jaroj indikis la sonoriloj nur horojn. Ne malproksime de Loreto vivis malriĉa vidvino, kiu havis tiom da infanoj, kiom estis da sonoriloj sur la turo. Tial oni alnomis ilin "la Loretaj sonoriletoj". Dum granda pesto la morto vizitis ankaŭ la familion de la vidvino kaj baldaŭ forpasis ŝia plej aĝa infano. La sola havaĵo de la malriĉa virino estis ŝnuro de arĝentaj moneroj, la baptodonacoj, po unu por ĉiu infano. Tiam la vidvino oferis la plej grandan moneron kaj tuj poste eksonis la plej granda sonorilo - per mortosonorado. Reveninte de la enterigo, la patrino trovis sian duan infanon en agonio. La dua monero sonorigis la duan sonorilon de Loreto.
- Kaj tiel okazis tagon post tago, unu moneron post la alta oferadis la vidvino kaj ĉiam alta sonorilo eksonis de sur preĝeja turo. Kiam ŝi priploris sian lastan infaneton, ŝi malsaniĝis mem. Ŝia ununura konsolo estis, ke ŝi la infanojn ne tro longe supervivos. Sed kiam ŝi mortis, neniu sin trovis, kiu pagus funebran sonoradon je ŝia memorigo. Tamen subite eksonis ĉiuj sonoriloj kune kaj unuafoje ekludis la kortuŝan kanton, kiu de tiam eĥe sonas tra la stratoj kaj palacoj de Hradčany kaj de la Malgranda Urbo.