Lothal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lothal
antikva urbo • arkeologia loko [+]
Koordinatoj22° 31′ 17″ N, 72° 14′ 58″ O (mapo)22.52138888888972.249444444444Koordinatoj: 22° 31′ 17″ N, 72° 14′ 58″ O (mapo)

Lothal (Barato)
Lothal (Barato)
DEC
Lothal
Lothal

Map
Lothal
Vikimedia Komunejo:  Lothal [+]
vdr
Etendiĝo kaj plej gravaj lokoj de la Indus-kulturo.

Lothal estis grava urbo de la antikva Induso-civilizo en la 24-a jarcento a.K. kaj plej grava arkeologiejo de Barato el tiu epoko. Ĝi estis forlasita komence de la 19-a jarcento a.K..

La antikva loko nun situas en la Barata federacia ŝtato Guĝarato, proksime al urbo Saragvala, ses kilometrojn sudoriente de fervoja stacio Lothal-Bhurkhi. Pliaj proksimaj urboj estas Dholka kaj Bagodara.

La kajo de Lothal – la plej malnova konata kajo de la mondo – ligis la urbon al rivero Sabarmati sur vojo inter la urboj de Harapo en Sindh kaj la duoninsulo de Sauraŝtra. El la floranta komerca loko elŝipiĝis perloj, juvelŝtonoj, valoraj artaĵoj eĉ ĝis Malgranda Azio, Afriko.

La arkeologiejo estis malkovrita en 1954, oni elfosis ĝin en 1955-60. Oni elfosis la setlejon, havenon, kanalojn. En proksimo de la arkeologiejo troviĝas la Arkeologia Muzeo, en kiu estas ekspoziciitaj la plej konataj objektoj el la Indus-kulturo.