Lubomír Štrougal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lubomír Štrougal (2012)

Lubomír Štrougal (19a de oktobro, 1924 en Veselí nad Lužnicí) estis iama ĉeĥa politikisto kaj komunista ĉefministro de Ĉeĥoslovakio.

Post servi en la germana industrio dum la Dua Mondmilito, li finis studojn pri juro ĉe la Universitato de Karolo. Li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio kaj ekde fino de la 1950-aj jaroj li estis membro de ties estraro (membro de ties Centra Komitato).

Inter 1959 kaj 1961 Štrougal estis priagrikultura ministro, poste ĝis 1965 li estis ministro pri internaj aferoj.

En 1968 li iĝis deputita ĉefministro de Oldřich Černík. Dekomence li malakceptis la okupadon de Ĉeĥoslovakio fare de la trupoj de la Varsovia Kontrakto en 1968, sed li iĝis poste unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la reĝimo de Gustáv Husák. Štrougal estis la ĉefministro de Ĉeĥoslovakio el la 28a de januaro, 1970 al 12a de oktobro, 1988.

Pro konfliktoj kun la proparolanto de la komunista partio nome Milouš Jakeš, li rezignis kiel ĉefministro. Li kritikis la staton de la partio, de la regopovo kaj de la socio. Dum la velura revolucio de 1989 Štrougal estis unu el la kandidatoj por la porparoleco de la komunista partio, sed poste lasis politikon kaj en februaro de 1990 li estis elpelita el la partio.

La kontraŭkomunisma tribunalo akuzis Štrougal, kiu en sia posteno en 1965, evitis priserĉadon pri krimoj fare de la komunista ŝtata sekurecservo en 1948 kaj 1949. Tamen, la Praga tribunalo senkulpigis lin en 2002 pro manko de pruvaro.

Eksteraj ligiloj