Lucida sonĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilo de la unua libro pri licudaj sonĝoj.

Lucida sonĝo (latine: lux, lūcis “lumo”) estas sonĝo en kiu oni scias, ke oni sonĝas. Plue la persono povas kontroli kaj la enhavon de la sonĝo kaj siajn agojn. Personon, kiu havas tiajn sonĝojn, oni nomas “sonĝonaŭto” (de la greka: oneiros “sonĝo” kaj nautēs, “ŝipano”). Ĉiu homo havas la kapablecon sperti lucidaj sonĝoj kaj oni povas lerni induki tiajn sonĝojn.

Kelkaj, ĉefe mistikuloj, nomas "lucidaj sonĝoj" eblajn elirojn de la spirito el la korpo, kiel sinonimon de spirita projekciado, spirita etendoastra vojaĝo.

Kvankam la afero estis delonge konita de la antikvaj orientaj kaj amerikaj popoloj, en moderna okcidento, estis la franco Hervey de Saint-Denys (kromnomo de Marie Jean Léon le Coq), kiu esplore ekatentis tiajn sonĝojn kaj skribis en 1867 libron pri la temo: "La sonĝoj kaj kiel regi ilin" (france "Les rêves et les moyens de les diriger"). Tamen la vortojn "lucida sonĝo" unuafoje uzis "Frederik van Eeden" (nederlanda psikiatro) en studo publikigita en 1913.

En psikoterapio, lucidaj sonĝoj, pro siaj pruvitaj utilecoj, estas uzataj por kuraci traŭmaton.

Sciencaj aspektoj de lucidaj sonĝoj[redakti | redakti fonton]

Limigo de la termino[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj difinoj por la termino lucida sonĝo. Celia Green proponis 1968 jenan priskribon: “Lucida sonĝo estas sonĝo, en kiu la sonĝanto scias pri sia sonĝo.” Tiu minimumkondiĉo estas akceptita nuntempe, tamen aliaj verkistoj postulas kromajn kondiĉojn. Tholey precizigis la diferecon inter normala sonĝado kaj lucida sonĝado per sep klareckondiĉoj:

  • “1. Klareco pri la konsciencstato: pri tio, ke oni sonĝas,
  • 2. Klareco pri la propra decidlibereco: pri tio, ĉu oni fuĝas je koŝmarfiguro aŭ ĉu oni provas ekamikigi kun ĝi,
  • 3. Klareco de la konscienco: kontraŭe al la sombrostato,
  • 4. Klareco pri la maldormvivo: pri tio, kiu oni estas kaj kion oni planis por tiu sonĝo,
  • 5. Klareco de la perceptado: pri tio, kio oni vidas, aŭdas, flaras, gustas, sentas,
  • 6. Klareco pri la senco de la sonĝo,
  • 7. Klareco pri la sonĝmemoro. Oni devas rimarki, ke tiu kondiĉo, kontraste al la aliaj, nur estas nerekte ligita al la sonĝstato.”[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Tholey, Paul: Klarträume als Gegenstand empirischer Untersuchungen, en: Gestalt Theory, 2, 1980, p. 175–191 (S. 175 f.). komparu al tio ankaŭ la popularsciencaj publikaĵo de Tholey: Paul Tholey, Kaleb Utecht: Schöpferisch träumen. 3. eldono, Klotz, Eschborn 1997, p. 61–62.