Ludo esperanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ludoj esperantaj estas ludoj, ĉe kiuj estas uzata la lingvo Esperanto, ofte kiel esenca parto de la ludo. Ekzemplo estas kartludo kun demandoj kaj respondoj en Esperanto.

Alia ekzemplo estas interretaj ludoj. Tiuj kutime estas tradukitaj al Esperanto.

Vidu ankaŭ interretaj ludoj.

Listo de esperantaj ludoj[redakti | redakti fonton]

GEO[redakti | redakti fonton]

GEO estas kvizoludo kun kartoj, ludomapo kaj peonoj. Ĝin distribuas (ĉu -is?) eldonejo Mnemo de Eckhard Bick en Viby, Danlando. Laŭ la eldoneja priskribo: "GEO celas esti internaciisma, instrua kaj interaga ludo, uzebla speciale en internacia medio, kiel Esperanto-renkontiĝoj."

Necertaj informoj:

  • GEO estas eldonita en la 1988-89. (ĉar pridemandas ĉirkaŭ-Eŭropan jubilean bicikladon).
  • GEO eble ne plu estas vendata, sed ĝi povus esti parto de "Kvinpinta ludaro", "kolekto de ĉiaspecaj ludoj por renkontiĝoj", eldonita en 1992.