Luftwaffe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
insigno de membro de Luftwaffe

Luftwaffe (el la germana Luft - aero kaj Waffe - armilo) estas nomo por la germana aerarmeo. Ties historio komenciĝis en la jaro 1910 per fondo de taĉmentoj Luftstreitkräfte kaj ĝi estis dufoje interrompita, en la jaroj 1920 - 1935 kaj 1945 - 1955, kiam en Germanio ne ekzistis vera aerarmeo. Ekde la jaro 1955 la germana aerarmeo estas parto de la ĝenerala germana armeo Bundeswehr, kiu ĝis 1990 funkciis nur en Okcidenta Germanio, ekde tiam en tuta Germanio.

Ekster Germanio la nocio Luftwaffe ofte erare mallarĝiĝas al milita aerfloto ekzistanta dum nazia Germanio kaj batalanta dum la dua mondmilito. Tiu estis fondita en la jaro 1935 kaj ties pastra patro kaj arkitekto estis Hermann Göring, kiu konstruis ĝin kiel elitan kaj post SS eble politike la plej konscia armea konsistero de Hitler, respektive de la nazia Tria regno.