Luigi Lucheni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luigi Lucheni
Naskiĝo 22-an de aprilo 1873
Ŝablono:Flagicon Parizo, Francio
Morto 19-an de oktobro 1910
Ŝablono:Flagicon Ĝenevo, Svislando
Akuzo(j) murdo de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario
Puno ĝismorta prizono
Stato morta
vdr
Luigi Lucheni dum aresto

Luigi Lucheni (Parizo, 22-an de aprilo 1873Ĝenevo, 19-an de oktobro 1910) estis itala anarĥiisto, murdisto de reĝino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario.

Lucheni naskiĝis ekster geedzeco de itala laboristino, plenkreskis en orfejo kaj ĉe diversaj edukaj gepatroj. Li devis labori jam ekde aĝo de 10 jaroj. Li servis en la kavalerio 3,5 jarojn, partoprenis en la Abesinia militiro de 1896. Poste setlis en Svislando, kie li vivtenis sin el provizoraj laboroj.

Pro liaj daŭre mizeraj cirkonstancoj li fariĝis anarĥiisto. Post kiam la itala reĝo Umberto la 1-a sange subpremigis laboristan ribelon en Milano, Lucheni jurpromesis venĝon, sed li ne havis monon veturi al Italio.

Li volis murdis membron de aristokrataro. Li komence planis atencon je la princo de Orléans, sed ŝanĝis la planon ĉar la princo ne vojaĝis al Ĝenevo. Poste li elektis la malpli forte garditan Elizabeta. Li studis en anatomia libro, kie troviĝas la koro kaj aĉetis raspilon, kiun li ŝlifis akra.

Kvankam Elizabeta alvenis en inkognito, iu gazeto skribis pri la alveno. Lucheni atendis la reĝinon antaŭ la hotelo (antaŭtagmeze de la 10-a de septembro 1898) kaj korpikis ŝin. Ĉar la raspilo dikis 1 cm, la koro malrapide enfiltris la internajn kavojn, la reĝino povis iomete piediri.

Luigi Lucheni fieris pri la murdo. Li estis juĝita je ĝismorta prizono. Post dek jaroj, li pendumis sin en 1910 per la pantalona zono.

Lia kapo alvenis en Vieno la 24-an de decembro 1985 kaj estas rezervita en la Turo de Frenezuloj de la viena Publika Hospitalo.