Lujza Szathmáryné Farkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lujza Szathmáryné Farkas [satmArinE farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáryné Farkas Lujza estis talenta hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis hungare: Farkas Lujza .

Lujza Szathmáryné Farkas [1] naskiĝis la 21-an de junio 1818 en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Ŝi mortis la 28-an de oktobro 1893 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Patro de Lujza Szathmáryné Farkas estis aktoro, tial ŝi aĝis 3, kiam ŝi debutis en teatro. Ŝi frue orfiĝis, tial ŝi uzis en teatro nomon de la edukaj gepatroj ’’Alojzia Horváth’’. Ŝi neniam lernis, ŝi restis analfabeto. Kiel junulino ŝi aktoradis preskaŭ ĉie en la tiutampa Hungara reĝlando, en 1828 jam en Pest (urbo). En 1833 ŝi estis jam unuaranga aktoro. En la sekva jaro ŝi edziniĝis, tial ŝi ekuzis la nomon Lujza Szathmáryné Farkas. En 1844 ŝi aliĝis al Nacia Teatro. Ŝi partoprenis en Hungara revolucio de 1848, ŝi portis la nacian flagon, kiam la revoluciuloj iris al Buda. Post falo de la revolucio ŝi kaŝiĝis. En 1851 Ŝi denove edziniĝis kaj ŝi ricevis rolojn en teatro de Kolozsvár. Baldaŭe ŝi estis migranta aktoro ĝis 1857, tiam ŝi denove apartenis al Nacia Teatro.

Foje István Széchenyi vidis ludon de la aktorino, poste li deklaris: la hungaroj havas talenton en la aktorado.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.