Luma nokta nubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lumaj noktaj nuboj super Enschede, Nederlando
Lumaj noktaj nuboj super la lago Saimaa en Suomiio
Lumaj noktaj nuboj super la torfmarĉo Bargerveen, Nederlando

Lumaj noktaj nuboj estas speco de nuboj kiuj troviĝas je alteco de 75 ĝis 85 kilometroj, multe pli altaj ol ordinaraj nuboj, kiuj maksimume troviĝas je 20 kilometra alteco. Post sunsubiro ili ankoraŭ reflektas la sunlumon. La ordinaraj nuboj, kiujn ni kutime vidas estas multe pli malhelaj kaj post sunsubiro unue fariĝas ruĝaj kaj poste grizaj. La lumaj noktaj nuboj restas blankaj, flav-oranĝaj aŭ helbluaj. La steloj restas videblaj tra tiuj maldikaj nuboj.

En majo, junio kaj julio la norda ĉielo povas arĝente ekbrili konsiderindan tempon post sunsubiro aŭ antaŭ sunleviĝo. La nubostrioj havas rip- aŭ fibrostrukturon. Ili maloftas kaj aperas neregule : iam plurfoje en unu monato, sed ofte neniam dum tuta somero.

La estiĝo rilatas al partikloj en la plej superaj tavoloj de la atmosfero. Ili povas konsisti el polvo de meteoritoj. Sed krom la partikloj ankaŭ necesas akvovaporo kaj temperaturoj inter –90 kaj –145 celsiaj gradoj. Sur la polveroj fiksiĝas tavoleto de glacio, simile al prujno sur la tero. La glacio, kiu envolvas la partiklojn reflektas la sunlumon.

Kiu observas la lumajn noktajn nubojn rimarkos ke la formoj rapide ŝanĝiĝas. En tiu alteco regas fortegaj aerofluoj. Horizontale la aero moviĝas je mezuma rapideco de 150 kilometroj hore, sed ĝi povas kreski ĝis 500 kaj eĉ 700 kilometrojn hore. Aldone ankaŭ estiĝas altiĝantaj kaj malaltiĝantaj aerfluoj kaj tiel la nuboj iĝas turbulaj. La tipaj ripoj kaj ondoj povas malaperi same rapide kiel ili aperis.

Ne eblas antaŭdiri kiam lumaj noktaj nuboj aperos. Sed indas regule atenti dum serena somera vespero la nordan ĉielon por malkovri tiajn nubojn.