Lupo de Passau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de urbo Passau

La lupo de Passau (germane: Passauer Wolf) estas heraldika motivo en la formo de ruĝa lupo sur arĝenta ŝildo. Ĝi aperas en multaj blazonoj en la proksimeco de la urbo Passau, eĉ en la najbaraj landoj Aŭstrio kaj Ĉeĥio.

Ordinare la lupo staras sur la malantaŭaj piedoj; ĝiaj dentoj estas blankaj, sed la ungoj kaj lango ruĝaj samkiel la korpo. En kelkaj blazonoj la lupo aperas inverskolora, arĝenta sur ruĝa fono.

La nomon Passauer Wolf alprenis ankaŭ kelkaj hoteloj kaj gastejoj.

En la distrikto Passau jenaj komunumoj havas blazonon kun lupo: