Lyndon B. Johnson Space Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Lyndon B. Johnson Space Center, (JSC) (prononcu:[LINdon bi ĜONson SPE:s SENtr]) estas la sidejo de NASA kie troviĝas la kontrolejo Mission Control Center, (MCC) por ĉiuj homaj kosmoflugoj de Usono.

La misia kontrolejo translokiĝis de Cape Canaveral al Houston en Teksaso pro decido de senatano Lyndon Baines Johnson. Poste li fariĝis prezidento kaj kunkreis la organizaĵon NASA en 1958. Dum oni elkonstruis Cape Canaveral-on kiel lanĉejon, Houston fariĝis la kontrolejo kaj la centro kie astronaŭtoj trejnas.

La centro JSC havas la bazan oficejon de la astronaŭtoj kaj havas ankaŭ la sidejon de la laboratorio Lunar Receiving Laboratory, kie la unuaj astronaŭtoj kiuj revenis de la luno estis en karenteno. Tie oni ankaŭ konservas la pecojn de la rokoj kaj surfacaj substancoj de la luno.


Eksteraj Ligiloj

greke Lyndon B. Johnson Space Center, oficiala paĝo (angle)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.spacecenter.org greke http://ntrs.nasa.gov/archive/nasa/casi.ntrs.nasa.gov/19940020111_1994020111.pdf