Léon de Bruyne

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Léon (Leo) DE BRUYNE (naskiĝis en 1924 kaj mortis la 20-an de novembro 1994 en Belgio) estis fakdelegito pri turismo, kunfondinto de Belga Esperantista Fervojista Asocio (1948) kaj de Monda Turismo (1970), unu el la plej vervaj agantoj sur tiuj du kampoj en la lastaj jardekoj. Dum la jaroj 1990-93 li vivis en Pollando.