Ho (Jukatanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mérida (Yucatán))
Ho
municipo de Meksiko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Jukatanio
Poŝtkodo 97000–97315
Kodo laŭ INEGI 31 050
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 781 146
Loĝdenso 1 011 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 57′ N, 89° 37′ U (mapo)20.95-89.616666666667Koordinatoj: 20° 57′ N, 89° 37′ U (mapo) [+]
Alto 9 m
Areo 858,4 km² (85 840 ha)
Horzono UTC -6
Ho (Jukatanio)
Ho (Jukatanio)
DEC
Ho
Ho
Situo de Ho
Ho (Meksiko)
Ho (Meksiko)
DEC
Ho
Ho
Situo de Ho

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mérida Municipality, Yucatán [+]
vdr

HoMerido estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Jukatanio, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Ho. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Jukatanio estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31050.

La situo de la regiono 6 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 781146 loĝantojn. El tiuj estis 377158 viroj kaj 403988 virinoj. La komunumo havas surfacon de 858,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 9 metroj super la marnivelo.

Al la komunumo apartenas jenaj 12 vilaĝoj: Caucel, Cosgaya, Chablekal, Cholul, Chuburná de Hidalgo, Dzityá, Dzununcán, Komchén, Molas, San José Tzal, Sierra Papacal kaj Sitpach kaj diversaj loĝlokoj (malgrandaj setlejoj): San Pedro Chimay, Texan Cámara, Xmatkuil, Santa Cruz Palomeque, Yaxnic, Oncan, Chalmuch, Susulá, Cheuman, San Antonio Dzikal, Xcanatún, Temozón Norte, Kutz, Suytunchen, Kikteil, Dzidzilche, San Diego Texan, Xcunya kaj Sac-nicté.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 72 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,2 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 496453 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 473290 scipovis legi kaj skribi kaj 22399 personoj estis analfabetoj. Do 4,51% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 705055 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 92465 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 13,1% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]