Saltu al enhavo

Mêda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mêda
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 202  (2011) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 7° 16′ U (mapo)40.966666666667-7.2666666666667 [+]
Areo 286,05 km² (28 605 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Mêda (Portugalio)
Mêda (Portugalio)
DEC
Situo de Mêda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mêda [+]
vdr

Mêda estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 2 100 loĝantoj, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beiras e Serra da Estrela de la Centra regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Mêda, kun 286,05 km² de areo kaj 5 202 loĝantoj (2011), subdividita en 11 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kaj nordoriente kun Vila Nova de Foz Côa, sudoriente kun Pinhel, sude kun Trancoso kaj okcidente kun Penedono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Longroiva.

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (proksima rokarto kaj dolmenoj en Aveloso, Longroiva, Prova kaj Ranhados), en la epoko de kastrumoj (Marialva, Longroiva, kaj Mêda) kaj dum la Romia Imperio (vojoj, pontoj, tomboŝtonoj, mejloŝtonoj, moneroj, altaroj, vilaoj ktp.). De visigotoj kaj islamanoj ne estas tiom da restaĵoj.

La areon konkeris inter 1063 kaj 1065 la reĝo de Leono Fernando. La setlejo Mêda disvolviĝis komence de la 12-a jarcento, ĉirkaŭ ermitejo de benediktanoj kie nun estas la preĝejo proksime de Morro do Castelo (monteto de la kastelo). Tiam Mêda estis malgranda loĝloko kontraste kun la najbaraj urbetoj kiuj nun formas parton de la municipo: nome Marialva, Ranhados, Longroiva kaj Casteição. Tieaj kasteloj ege helpis la konkeron de la Teroj de Mêda, fare de la leona reĝo Fernando.

Kastelo de Marialva.

La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj. En 1519 Manuelo la 1-a havigis foruon.

La nunan municipon oni kreis kadre de la reformoj fare de liberalismo, formita dekomence per ununura fregezio, sed ricevinte poste aliajn fregesiojn. En 1872, Mêda jam estis municipa ĉefurbo administracie, porimposte, justice kaj eklezie. Ĉefaj ŝanĝoj estis la nuligoj de la municipoj Aveloso, Casteição, Longroiva kaj Ranhados (1836) kaj Marialva (1852). Prova, aparteninta en 1855 al Penedono, ekapartenis al Mêda en 1872. Mêda estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) la 26an de januaro 2005.

La loĝantaro de la municipo atingis preskaŭ 15 000 loĝantojn en la 1940-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis malpli ol 5 000; tio estas, oni perdis du trionojn.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Mêda havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Mêda.
  • Aveloso
  • Barreira
  • Coriscada
  • Longroiva
  • Marialva
  • Mêda, Outeiro de Gatos e Fonte Longa
  • Poço do Canto
  • Prova e Casteição
  • Rabaçal
  • Ranhados
  • Vale Flor, Carvalhal e Pai Penela

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilorioj de Aveloso, de Longroiva, de Marialva, de Mêda, de Ranhados
  • Kasteloj de Longroiva, de Marialva, de Ranhados
  • Romia ponto de Longroiva
  • Preĝejo de Sankta Petro
  • Bieno Quinta da Areeira aŭ blazondomo Solar dos Cancelos
  • Fontanoj Zarelha kaj Chão da Cruz en Coriscada

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mêda en la portugala Vikipedio.