Mózes Keserű

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mózes KESERŰ [keŝery] estis hungara astronomo, titulara episkopo, kanoniko, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis baróthi.

Li naskiĝis en Barót la 10-an de aŭgusto 1801 kaj mortis en Koloĵvaro la 15-an de majo 1874.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Mózes Keserű frekventis gimnazion en Székelyudvarhely, poste li lernis teologion en liceo de Gyulafehérvár. Li estis teologo, helpastronomo, bibliotekisto de 1827 de Biblioteko Batthyaneum de Gyulafehérvár. Li ankaŭ instruis matematikon en la loka liceo. Li pristudis astronomion en Vieno inter 1840 kaj 1842 kaj reveninte, li fariĝis "canonicus astronomus". En 1843 li modernigis la observatorion. Li faris ankaŭ meteologiajn observadojn. Ĝis 1851 li faris ankaŭ sciencajn laborojn. En 1853 li kanonikiĝis. Li publikigis raportaĵojn hungare kaj fremdlingve pri siaj esploradoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]