Mühlviertler Hasenjagd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Memorigŝtono en Ried in der Riedmark kie troviĝis la komandejo de la homĉasado.
Mortpafita kaptito de Mauthausen.

Mühlviertler Hasenjagd estis nazia militkrimo kiu okazis en la regiono Mühlviertel, Supra Aŭstrio. En februaro 1945, proksimume 500 sovetiaj kaptitoj eskapis de la Koncentrejo Mauthausen-Gusen. Lokaj civiluloj, soldatoj kaj lokaj naziaj organizoj ĉasis fuĝintojn dum tri semajnoj, murdante la plej grandan parton de ili. De la originaj 500 kaptitoj kiuj partoprenis en la fuĝeksperimento nur dek unu transvivis la Duan mondmiliton. SS-anoj poste nomis la trisemajnan serĉon duonŝerce Hasenjagd / leporĉasado. La okazo mem kaj la fakto ke kelkaj sukcesis eskapi estis unika en la historio de Mauthausen.

Fuĝo[redakti | redakti fonton]

En la nokthoroj de la 2-a de februaro 1945, proksimume 500 "K"-kaptitoj, plejparte sovetiaj oficiroj de barako 20 (alia nomo: "Todesblock - mortkazerno") decidis provi eskapon. Utiligante i.a. fajroestingilojn de la kazerno kaj kovrilojn unu grupo atakis kaj okupis gardoturon dum dua grupo kaŭzis kurtan cirkviton en la elektrigita barilo. La kaptitoj tiam grimpis super la barilo.

El 500, sukcesis 419 kaptitoj forlasi la tendargrundojn sed multaj fuĝintoj jam estis tro malfortigitaj de malsato por atingi la arbaron kaj kolapsis en la neĝo ekster la tendaro, kie ili estis pafitaj tiun nokton per SS-maŝinpafiloj. Ĉiuj kiuj ne atingis la arbaron kaj pliaj 75 kaptitoj en la kazerno kiuj restis malantaŭe ĉar ili estis tro malsanaj por sekvi, estis ekzekutitaj en la sama nokto ankoraŭ. Pli ol 300 kaptitoj sukcesis atingi la arbaron tiun unuan momenton.

La SS-taĉmentestro tuj ordonis serĉon petante helpon de la loka loĝantaro. Inter la oficialaj organizaĵoj helpis serĉi la fuĝintojn SA-sekcioj, la ĝendarmaro, armeanoj, rekrutitaj olduloj kaj anoj de la Hitlera junularo. Lokaj civitanoj ankaŭ estis incititaj engaĝiĝi. Estis ordonite "ne alporti iun ajn reen vivanta". Ŝajne neniu estis devigita partopreni la homĉasadon, oni iĝis murdanto libervole.

La plimulto de la fuĝintoj estis trovita kaj la plej granda parto estis pafita aŭ batita al morto surloke. La korpoj de proksimume 40 murditaj kaptitoj estis prenitaj al Ried in der Riedmark, kie troviĝis kvazaŭ la komandejo de la agado. Kaj ili stakigitis publike kiel la mortpafitaj ĉasbestoj. Homĉasistoj kiuj alportis kaptitojn reen al Mauthausen estis kritikitaj pro malobeo al la rekomendo murdi ĉiujn tuj. De la 300 kiuj postvivis la fuĝon tiun unuan momenton, 57 estis resenditaj al la internigejo.

Malgraŭ la ekstreme alta risko, kelkaj kamparanoj kaj kontraŭnaziistoj kaŝis fuĝintojn aŭ alportis manĝaĵon al la enarbare kaŝiĝantoj.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La okazaĵoj de la Mühlviertel-masakro akiris eminentecon per la filmo Hasenjagd – Vor lauter Feigheit gibt es kein Erbarmen (1994; angla titolo: The Quality of Mercy) de la reĝisoro Andreas Gruber. La filmo estis biletvenda sukceso en Aŭstrio. Dum li faris la filmon, Gruber invitis Bernhard Bamberger por fari paralelan dokumentan filmon pri la kineja filmo kaj kompari la filmon kun la faktaj okazaĵoj. Aktion K komparas intervjuojn al lokaj loĝantoj koncerne la filmon kaj la faktan historion al arkiva filmaĵo kaj la ĉeestinta atestaĵo de Miĥail Ribĉinski, kiu estis unu el 11 transvivantaj sovetianoj. Al Bamberger estis aljuĝita la premio Großer Preis der Österreichischen Volksbildung en 1995.

Monumento[redakti | redakti fonton]

Starigitis en Ried in der Riedmark monumento la 5-an de majo 2001, 56 jarojn post la liberigo de la koncentrejo Mauthausen-Gusen. La monumento estis konstruita ĉe la iniciato de la Junularo socialdemokrata. La granita ŝtonego estis donacita fare de la mastrumantoj de la Memorigloko Mauthausen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Linda DeMeritt: Representations of History: The Mühlviertler Hasenjagd as Word and Image. In: Modern Austrian Literature, Nr. 32.4, 1999, p. 134–145 (englisch)
  • Ernst Gusenbauer: „Was man erwischt, wird kalt erschossen“. Ried in der Riedmark und die Mühlviertler Hasenjagd am 2. Februar 1945; in: Oberösterreichische Heimatblätter 46 (2/1992), S. 263–267.
  • Matthias Kaltenbrunner: Flucht aus dem Todesblock. Der Massenausbruch sowjetischer Offiziere aus dem Block 20 des KZ Mauthausen und die "Mühlviertler Hasenjagd". Hintergründe, Folgen, Aufarbeitung. Innsbruck [u.a.] 2012 (Der Nationalsozialismus und seine Folgen, 5)
  • Thomas Karny: Die Hatz: Bilder zur Mühlviertler „Hasenjagd“. Verlag Franz Steinmaßl, Grünbach (Österreich) 1992, Reihe: Edition Geschichte der Heimat; ISBN 3-900943-12-5.
  • Walter Kohl: Auch auf dich wartet eine Mutter. Die Familie Langthaler inmitten der „Mühlviertler Hasenjagd“. Verlag Franz Steinmaßl, Grünbach (Österreich) 2005, Reihe: Edition Geschichte der Heimat, ISBN 3-902427-24-8.
  • Hans Maršálek: Die Geschichte des Konzentrationslagers Mauthausen Dokumentation. Österreichische Lagergemeinschaft Mauthausen, Wien 1980, 2. Auflage; S. 255–263
  • Parlamentsdirektion (Hrsg.): Demokratie Werkstatt aktuell. Mitmachen.Mitbestimmen. Mitgestalten! Sonderausgabe Gedenktag/Jugendprojekt, Mai 2010
  • Elisabeth Reichart: Februarschatten; Müller Verlag, Salzburg und Wien 1995; ISBN 3-7013-0899-3 (beletraĵo)
  • Helmut Rizy: Hasenjagd im Mühlviertel. Roman, Weitra 1995, ISBN 3-85252-072-X; Wien 2008, Neuedition, ISBN 978-3-902157-40-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]