Mýtina (Lipová)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mýtina
(Starý Albenreuth)
germane Altalbenreuth
vilaĝo
Ŝtatlimo kun Germanio ĉe Železná hůrka
Oficiala nomo: Mýtina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Lipová
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥebio
Montaro Smrčiny
Situo Mýtina
 - alteco 506 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 24″ N 12° 27′ 03″ O / 50.04000 °N, 12.45083 °O / 50.04000; 12.45083 (mapo)
Loĝantaro 28 (2021)
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mýtina (Lipová)
Portalo pri Ĉeĥio

Mýtina (ĝis la jaro 1948 Starý Albenreuth, germane Altalbenreuth) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Lipová, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivis ĉi tie 28 loĝantoj.

Mýtina situas en katastra teritorio Mýtina, Mýtina I, Kozly u Lipové kaj Oldřichov u Lipové. Mýtina situas proksimume 10 km sudsudoriente de Cheb, proksime de limo kun Germanio, en sudorienta rando de Smrčiny. La nuntempa nomo estas novepoka, la vilaĝo ĉiam nomiĝis Altalbenreuth (diference de Neualbenreuth sur la germana flanko de la limo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1284.

Antaŭ la dua mondmilito Mýtina estis proporcie granda municipo, en kiu vivis pli ol 800 loĝantoj, preskaŭ ĉiuj germanoj.

Tio tre ŝanĝiĝis post ellandigo de germanoj en la jaro 1945 kaj post la jaro 1948, kiam la vilaĝo troviĝis izolita en senpera proksimeco de limbariloj. Pli ol naŭdek procentoj de konstruareo estis detruita, hodiaŭ restas en la ruinigita vilaĝo nur kelke da lastaj domoj, el kiuj kelkaj estas plie en bedaŭrinda stato. Periodo de socialismo male "pliriĉigis" la vilaĝon je ampleksa areo de kazerno de Limgardistaro (hodiaŭ de stacio de limgardista polico).

Post la jaro 1990 estis renovigita limpasejo ĝis Neualbenreuth. Sude de la vilaĝo proksime de vojo ĝis Bavario troviĝas nacia natura memorindaĵo Železná hůrka - eksa kvaternara vulkano, simila al multe pli konata Komorní hůrka ĉe Cheb.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869431
1880431
1890399
1900356
1910388
1921381
JaroLoĝantoj
1930394
1950118
196187
197044
198032
199118
JaroLoĝantoj
200116
201123
202128

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kamparana domo n-ro 3
  • Kapelo

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]