Mělník – kastelkeloj kaj ostejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mělník – kastelkeloj kaj ostejo troviĝas en kastelo en historia centro de urbo Mělník (legu Mjelnik) kaj en preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo apud la kastelo.

La kastelkeloj estas ampleksa subterejo de kastelo en Mělník, rekta konsisto de ĉi tiea vinprodukata tradicio.

La kastelo situas en loko de eksa slava burgejo, kiu dank‘ al gardsituo en okulfrapa monteto super rivero superkreskis en romanan vilaĝon kaj post tio en gotikan burgon. Tiu estis devene ĉirkaŭbarita per fosaĵo, iom post iom alikonstruata en ŝtonan burgon kaj en la jaro 1542 en renesancan kastelon.

Vizito de la kastelo konsistas el du rondoj – kutimaj kastelaj ejinternoj kaj eksterordinaraj vinkeloj. Areo de la kastelo estas subkeligita preskaŭ plene, la keloj mankas sole sub norda alo, kie estadis ĉevalejo. Sub okcidenta alo konserviĝis kelo kun devena volbo. Sub suda alo kaj sub la konstruaĵo nomata Geheno estas grandegaj keloj en du niveloj. La kortego estis subkeligita nur komence de la 20-a jarcento. Hodiaŭ vizito de la kelaro havas pli-malpli turisman karakteron akompanata de gustumado de vinoj. Interesaj estas ankaŭ grandaj historiaj bareloj kun lignoskulptaĵoj.

La ostejo estas en kripto en la templo de sanktaj Petro kaj Paŭlo tuj apud la kastelo. Devene romana preĝejo estis kelkfoje alikonstruita. Hodiaŭ tio estas trinava spaco, kies karakteron enpremis al ĝi malfrue gotika reguligo kaj renovigoj komence de la 20-a jarcento. La kripto kun la ostejo (alirebla por publiko) estas gotika ĉambro kun korprestaĵoj de miloj da homoj. Ĝi servis ĝis la jaro 1775 kiel kompletigo de tombejo, kiu etendiĝis ĉirkaŭ la preĝejo. Estas eble, ke devene ĝi estis ekzistonta kiel kripto de iuj el signifaj personecoj. Sed ĝi ne estis finita kaj dum mezepokaj pestepidemioj ĝi fariĝis deponejo de ostoj ĉe la apuda tombejo. Kiam en 1787 ĉiuj ostejoj devis esti malfonditaj pro higienaj kaŭzoj, ties fenestroj estis masonigitaj per surtombaj ŝtonoj. Denove alirebla ĝi estis nur en la jaroj 18911892. En 1915 ĉi tie komencis siajn antropologiajn studojn profesoro MATIEGKA. Laŭ liaj taksoj ĉi tie estas metita korprestaĵoj de 10 – 15 mil da personoj, el kies la plej maljuna devenas el la 13-a jarcento. La ostoj estas metitaj en murojn kun simplaj ornamoj, bildoj de ankro, kruco kaj koro – simboloj de kredo, espero kaj amo. Kranioj kun militvundoj estas koncentritaj en unu loko donante siajn elokventajn atestojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.