Aŭtoŝoseo M-40

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el M-40)
Aŭtoŝoseo M-40
autopista [+]

LandoHispanio
SituoMadrido

Vikimedia Komunejo:  M-40 highway, Spain [+]
vdr
Aŭtoŝoseo M-40

La Aŭtoŝoseo M-40 estas periferia aŭtovojo de Madrido (Hispanio), kun 63,3 km longe kaj mezuma radio de 10,07 km respekte al la Pordo de la Suno. La aŭtoŝoseo estas nomata M-40 ĉar ĝi estas la teorie kvara zono de periferiaj ŝoseoj de Madrido.

La unua zono (M-10) estas formata de la stratoj kiuj sekvas la antikvan planadon de la palisaro de Filipo la 4-a kiu ĉiekaŭis la urbon: malalta parto de la Deklivo de la Vega, Rondiro Segovio, Pordo de Toledo, Rondiro Toledo, Rondiro Embajadores, Rondiro Valencio, Rondiro Atoĉo, ekstera muro de la Parko Retiro (nuntempe, strato Menéndez Pelayo kaj la unua sekcio de la Strato O´Donnell kaj strato Alkalao), Avenuo Rekoleto ĝis la Placo Kolumbo kaj la «bulvardoj»

La dua zono (M-20) estas formata de du periferiaj vojoj : Avenuo de la Reĝino Viktoria, strato Raimundo Fernández Villaverde, strato Joaquín Costa, strato Francisco Silvela, strato Doktoro Esquerdo kaj strato Pedro Bosch. Laste, la tria zono estas la periferia aŭtoŝoseo M-30.