Maŭzoleo de Báb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭzoleo de la Báb
La maŭzoleo de Báb kaj la terasĝardenoj kun la ponto super la avenuo Haziyonuth.

La Maŭzoleo de Báb entenas la fizikajn restaĵojn de la Báb. La loko sur Monto Karmel elektiĝis de Bahá'u'lláh mem en 1891, konstruiĝinte de 'Abdu'l-Bahá multajn jarojn poste. La superstrukturon kompletigis Shoghi Effendi Rabbání en la 1950-aj jaroj.

La restaĵoj enkuŝigiĝis la 21-an de marto 1909 en malgranda konstruaĵo. La strukturo, kiu hodiaŭ tiel famas konstruiĝis super la maŭzoleo inter 1949 kaj 1953.

La plejmulto de la ŝtonoj por la maŭzoleo ĉiziĝis en Italio kaj poste transportiĝis al Israelo. La arĥitekto, William Sutherland Maxwell, estis kanadana bahaano, kiu apartenis al la arĥitektur-skolo Beaux-Arts, kaj estis la bopatro de Shoghi Effendi. Kelkaj struktur-inĝenieraj aspektoj de la kupolo kreiĝis de profesoro ĉe la Teknion.

La maŭzoleo estas unu el la plej rekoneblaj landmarkoj de Ĥajfo. Bahaanoj konsideras la maŭzoleon kaj ĝian ĉirkaŭan ĝardenaron "donaco al la homaro".

Eksteraj ligiloj