Macujama
Macujama (japane: 松山市 [macujama-ŝi], Hepburn: Matsuyama-shi) estas urbo sur la insulo Ŝikoku en Japanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la gubernio Ehime. La urbo havas iom pli ol 510 000 enloĝantoj kaj, ekde 1923, Universitaton de Macujama.
Macujamo estas en Japanio konata baneja urbo, aparte konataj estas la Onseno Dogo, la plej malnova publika onseno en Japanio.
Krom la turismo, la urba ekonomio baziĝas sur konstruado de maŝinoj, sur papera, teksaĵa kaj kemia industrio, benzina rafinejo kaj la haveno. En la ĉirkaŭaĵo inter alie kultiviĝas citronoj kaj oranĝoj.
Al la urbo apartenas la kastelo Macujama-ĝo, konata turisma atrakcio kaj unu el nur kvar originale konservitaj japanaj kasteloj (el origine pli ol 250).
Macujama ankaŭ estas urbo de poetoj. Inspiritoj de Masaoka Ŝiki, kiu konatas pro revivigo de la poema formo hajko, ĉiujare 3 000 amatoraj poetoj montras siajn talentojn. Entute 50 000 hajkoj ekestas ĉiujare.
Partneraj urboj
- Freiburg en Germanio ekde 1988
- Pyeongtaek en Suda Koreio
- Sacramento en Kalifornio (Usono)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj