Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝtmarko konmemoranta la atencojn de la 11-a de marto.

La atakoj de 11-a de marto 2004 kontraŭ Madrido estis serio de kunordigataj bomb-atencoj kontraŭ la trajna sistemo de Madrido (Hispanio) dum la mateno de la 11-a de marto 2004. La atakoj mortigis 192 homojn kaj vundis pli ol 1.600.

La atenco estis la plej grava en okcidenta Eŭropo post la bombo en aviadilo, kiu eksplodis super Lockerbie en Skotlando en 1988. Hispana ĉefministro José María Aznar, kiu tiutempe estis prezidento de la Popola Partio (PP), senpruve akuzis al ETA ke ĝi estis farinte tiun atakon, kvankam poste evidentiĝis ke Al Qaeda estas la pli verŝajna kulpulo. Al tio cetere indikis jam la dato de la atenco, kiu okazis precize du kaj duonan jarojn post la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

En Marto de 2004, laŭ artikolo en la ĵurnalo El Mundo, 11.400.000 homoj (laŭ policia nombrado) manifestaciis en la ĉefstratoj de hispanaj urboj kontraŭ la atencoj. Tiutempe, pro la akuzoj de Aznar, oni ankoraŭ plejparte taksis ETA kulpa, sed kelkaj suspektoj pri Al Qaeda jam komencis aŭdiĝi. Laŭ la artikolo de El Mundo la manifestaciintoj diris interalie, ke ETA y Al Qaeda son la misma mierda – "ETA kaj Al Quaeda estas la sama fekaĵo".

Kelkajn tagojn poste, la konservativa kandidato de la Popola Partio, Mariano Rajoy malvenkis en la balotado por ĉefministro kaj parlamento, dum kiuj la voĉdonantaro sentis, ke li mensogis al ili pri la efektivaj kulpintoj de la atakoj.

Nuntempe, ekzistas konspir-teorioj, laŭ tiu, la atako eble estis antaŭkonata de la hispana polico aŭ eĉ de la marokaj sekretaj servoj. Kelkaj ĵurnaloj kaj radioj plu klopodas insisti pri la duboj pri kelkaj gravaj pruvoj.

La juĝo kontraŭ la kulpintoj komenciĝis en februaro de 2007. La verdikto estis diskonigita la 31-an de oktobro de tiu jaro. Oni kondamnis 21 homojn, inter kiuj du estis kondamnitaj al po pli ol 40.000 jaroj de prizono. La verdikto asertas ke neniu pruvo montras la kulpecon de ETA, kaj ke la aŭtoroj estis ĉiuj islamaj fundamentistoj.

Omaĝe al la viktimoj ekzistas du gravaj memoraĵoj: la Bosque de los Ausentes (Bosko-parko) kaj Monumento en la placo de Atocha, inaŭgurita okaze de la tria datreveno de la atenco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]