Magic: The Gathering

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magic: The Gathering (MTG ankaŭ nur Magic, esperante Magio: La Kolektado) estas kolektebla kartludo kreita de Richard Garfield.

Magio eldoniĝis en 1993 de la usona luda firmao Wizards of the Coast (Sorĉistoj de la Marbordo). Ĝi estis la unua kolektebla kartludo, kaj ĝi daŭras kreski. Magio havis dudek milionojn da ludantoj dum 2015.[1][2][3] La ludo tradukiĝis de la angla al la rusa, la ĉina, la japana, la franca, la germana, la korea, la hispana, kaj la portugala.[4] Oni povas ludi Magion kun du aŭ pli ludantoj. Kutime, ĉiu ludanto havas po unu kartaron da sesdek aŭ pli Magiaj kartoj.

Ĉiu ludo de Magio signifas batalon inter magiistoj, kiuj uzas sorĉojn, artefaritaĵojn, kaj bestojn signifitajn sur Magiaj kartoj por venki super la oponanto. Tamen, unue la ludo estis baziĝita el temoj de kutimaj fantaziaj rolludoj kiel Drakoj kaj Galerioj, la ludmaniero de Magio malmulte similas al plum'-kaj-paperaj rolludoj de aventurado. Ankaŭ, Magio havas pli grandegan nombron de reguloj kaj kartoj ol kutimaj kartludoj.

Novaj kartoj ofte eldoniĝas. Estas internacia sistemo de konkursoj, kaj tutmonda komunumo de Magiaj profesiistoj estiĝis. Ankaŭ estas granda merkato por brokantaj kartoj. Iuj kartoj multekostas pro siaj rareco aŭ utileco por la ludo. Prezoj de kartoj varias de iom da usonaj cendoj al miloj da usonaj dolaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kotha, Suresh (October 19, 1998), Wizards of the Coast, http://faculty.bschool.washington.edu/skotha/website/cases%20pdf/Wizards%20of%20the%20coast%201.4.pdf, retrieved 11a de Aŭgusto, 2013  Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Lang, Eric (January 27, 2008), Design Decisions and Concepts in Licensed Collectible Card Games, http://www.electronicbookreview.com/thread/firstperson/adaptable, retrieved 22a de Novembro, 2014  Arkivigite je 2015-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Owen Duffy (10a de Julio, 2015) How Magic: the Gathering became a pop-culture hit – and where it goes next. Theguardian.com. Alirita 14a de Julio, 2015. “The original card game has 20 million players worldwide [...]”.
  4. Magic in Korean. Wizards of the Coast (23a de Julio, 2011). Alirita October 25, 2011. .