Saltu al enhavo

Drakoj kaj Galerioj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drakoj kaj Galerioj
surtabla rolludo • grupo de verkoj
Aŭtoro Gary Gygax kaj Dave Arneson,
Eldonisto Tactical Studies Rules
Eldondato januaro 1974
vdr

Drakoj kaj GaleriojDanĝerejoj kaj Drakoj (angle Dungeons & Dragons, foje ankaŭ “Drakoj kaj Danĝerejoj”) estas surtabla rolludo, aperinta unuafoje en 1974 jaro. En la rolludo ĉiu ludanto rolas specifan rolulon. Tiuj roluloj trairas imagitajn aventurojn en fantazia mondo. Unu ludestro servas kiel gvidanto kaj rakontanto, dume li aranĝas la tablan scenejon, kie la aventuroj okazas kaj rolas la loĝantojn. La roluloj formas grupon kiu interagas kun la loĝantoj de la sceno. Kune ili solvas dilemojn, engaĝiĝas en bataloj kaj akiras trezorojn kaj scion. Tiamaniere la roluloj akiras spertpoentojn kaj iĝas pli kaj pli fortaj.

Strukturo de la ludo

[redakti | redakti fonton]

Dum la ludo ĉiu partoprenanto difinas agojn por sia rolulo, kaj rezultojn de agoj anoncas ludestro kongrue kun la reguloj. Hazardaj okazaĵoj estas kreataj per ĵetoj de pluredroj. Foje decidoj de ludestro povas ne kongrui kun la reguloj. Tio estas la Ora Regulo de la ludo: "La Mastro ĉiam pravas", tiel nomata "Ludestra Arbitro".

Tradicie leĝaro inkluzivas tri librojn: «Manlibro de Ludanto» (angle Player’s Handbook), «Gvidilo de Danĝereja Mastro» (angle Dungeon Master’s Guide) kaj «Monstrolibro» (angle Monster Manual). Krome ekzistas pluraj aldonoj, kiujn ludestro povas uzi laŭ sia plaĉo.

Ĵetpluredroj

Foje por ludo estas uzataj mapoj por vidigi situaciojn en ludo, krome oni povas uzi figuretojn de roluloj kaj iliaj malamikoj. Sed ĉefa, iam eĉ sola postulo por ludi estas haveblo de folioj de roluloj kaj komplekto de ĵetpluredroj kun certa kvanto da edroj (de maldekstre d4, d6, d8, d12, d20, du d10).

Ĵetpluredroj estas uzataj por decidi, ĉu elektita de ludanto ago estis sukcesa aŭ ne. La vorto estas plikurtigita per «d» (ĵetpluredro angle dice), ĝin sekvas kvanto da edroj.

La anglan vorton dungeons en ĉi tiu kunteksto oni povas traduki kiel "galerioj" (subteraj koridoroj aŭ trairejoj), "loĝejturoj", "subterejoj" aŭ "subteraĵoj". Temas pri subteraj labirintoj, en kiuj oni batalas monstrojn kaj serĉas trezorojn. Ne temas pri ĉefturoj aŭ karceroj.

Aŭtoroj kaj eldonantoj

[redakti | redakti fonton]

La ludo estas origine kreita de Gary Gygax kaj Dave Arneson, kaj unue publikigita en 1974 de la firmao Tactical Studies Rules (TSR).[1] Nuntempe Drakoj kaj Galerioj estas eldonata de la firmao Wizards of the Coast kiu aĉetis TSR en 1997. Drakoj kaj Galerioj nun ekzistas en la kvina versio. En la tria versio unufoje la permesilkondiĉoj estis malstreĉitaj kiuj estis antaŭe tre striktaj. La bazregullibro estas atingebla per la Libera Ludpermesilo (Open Game Licence). Tio ebligis al multaj produktantoj krei diversajn pliajn eldonojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2000-08-18. Alirita 2014-11-26 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Reguloj de la ludo en Esperanto
  • La sistemo de magio por magiistoj en tiu ĉi rolludo (pli precize tradukita kiel "Ublietoj kaj Drakoj"), devenis (laŭ la akgnosko de Gygax kaj Arneson) surbaze de novela serio nomata La Mortanta Tero aŭtorita de Jack Vance, parto el kio tradukiĝis en Esperanto kaj haveblas senpage kiel bitlibroj.