Pensmaniero (Drakoj kaj Galerioj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la fantazia surtabla rolludo Drakoj kaj Galerioj, kaj en similaj rolludoj inspiritaj de ĝi, pensmaniero estas klasifiko de la etikaj kaj moralaj vidpunktoj de ludantroluloj, neludantroluloj, kaj kreaĵoj.

La originala versio de la ludo permesis ludantojn elekti inter tri pensmanieroj kiam ili kreis rolulon: laŭleĝan, implicante honoron kaj respekton por la reguloj de la socio; ĥaosan, implicante ribelemon kaj individuismon; kaj neŭtralan, serĉante ekvilibron inter la ekstremoj.

La eldono el 1977 enkondukis duan akson inter bona, implicante altruismon kaj respekton por vivaĵoj, kaj malbona, implicante egoismon kaj senrespektecon por vivaĵoj. Kiel en la laŭleĝa-kontraŭ-ĥaosa akso, neŭtrala punkto ekzistas inter la ekstremoj. Roluloj kaj kreaĵoj povas esti laŭleĝaj kaj malbonaj samtempe (kia tirano), aŭ ĥaosa sed bona (kia Robin Hood).[1]

La du aksoj kombinitaj permesas naŭ pensmanierojn.[2][3] La naŭ pensmanieroj povas esti montrataj kradece, kiel jene:

Laŭleĝa Neŭtrala Ĥaosa
bona Laŭleĝa bona Neŭtrala bona Ĥaosa bona
neŭtrala Laŭleĝa neŭtrala Vera neŭtrala Ĥaosa neŭtrala
malbona Laŭleĝa malbona Neŭtrala malbona Ĥaosa malbona

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pulsipher, Lewis (Okt–Nov 1981). “An Introduction to Dungeons & Dragons, Part V”, White Dwarf (27), p. 14. 
  2. Livingstone, Ian. (1982) Dicing with Dragons: An Introduction to Role-playing Games, 2‑a eldono, p. 79. ISBN 0-7100-9466-3.
  3. Fine, Gary Alan. (2002) Shared Fantasy: Role Playing Games as Social Worlds, ‑a eldono, p. 17. ISBN 0-226-24944-1.