Magical Girl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magical Girl
filmo
Originala titolo Magical Girl
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 7 sep. 2014, 17 okt. 2014, 18 dec. 2014, 12 aŭg. 2015, 17 mar. 2016, 18 feb. 2015, 12 jun. 2015, 16 jul. 2015, 12 mar. 2016, 31 mar. 2016
Ĝenro novnigra filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Carlos Vermut
Rolantoj José Sacristán • Bárbara Lennie • Javier Botet • Marisol Membrillo • Luis Bermejo Prieto
Produktinta firmao Aquí y Allí Films
Honorigoj Q124611538
IMDb
vdr

Magical Girl estas la dua filmo verkita kaj reĝisorita de Carlos Vermut, farita en aŭgusto 2013 kaj premierita la 17an de septembro 2014. Temas pri trilero kiu pere de reto de malhelaj ĉantaĝoj, celas montri la rilaton de homoj kun ilia plej malhela flanko kaj kun la violento.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Luis (Luis Bermejo), senlabora profesoro pri literaturo, klopodas realigi la lastan deziron de Alicia (Lucía Pollán), sia 12-jarĝa filino, malsana je moritga kancero: posedi la oficialan vestaĵon (inklude la multekostan sorĉbastonon de Jukiko de la animea serio Maho-ŝoĝo. La neatingebla kosteco de tiu materialo devigas Luis eniri en surpriza kaj malhela ĉeno de ĉantaĝoj en kiuj eniros Damián (José Sacristán) kaj Bárbara (Bárbara Lennie), kio ŝanĝos iliajn vivojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • José Sacristán kiel Damián
  • Bárbara Lennie kiel Bárbara
  • Luis Bermejo kiel Luis
  • Israel Elejalde kiel Alfredo
  • Lucía Pollán kiel Alicia
  • Elisabet Gelabert kiel Ada
  • Miquel Insua kiel Oliver
  • Teresa Soria Ruano kiel Adela
  • David Pareja kiel Javier
  • Eva Llorach kiel Laura
  • Javier Botet kiel Pepo
  • Lorena Iglesias kiel Psikologino
  • Marisol Membrillo kiel Marisol
  • Manuel Fernández Nieves kiel kelnero
  • Julio Arrojo kiel ŝoforo
  • Alberto Chaves kiel vendisto
  • Julián Génisson kiel juvelvendisto
  • Marina Andruix kiel Bárbara infana
  • María Martín Cuevas kiel Bebo
  • Raimundo de los Reyes kiel Marcos infana
  • Roser Pujol kiel Doktorino
  • Toña Medina kiel radioparolistino
  • Lourdes Verger kiel bikinulino
  • Manuel Fernández Nieves kiel kelnero Bar Pepe
  • Víctor Mendoza kiel futbalfanulo

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Bárbara Lennie ricevis premiojn al plej bona aktorino en Goya-premioj, Feroz, kaj Círculo de Escritores Cinematográficos,[2][3]​ inter aliaj nomumoj kaj premioj al la filmo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Magical Girl (Carlos Vermut, 2014) | Sombras de Luna». Konsultita la 21an de majo 2021.
  2. «Nominaciones a las Medallas CEC 2014». Círculo de Escritores Cinematográficos. Madrid. Arkivita el originalo la 6an de majo 2021. Konsultita la 1an de aprilo 2023.
  3. «Medallas CEC 2014». Círculo de Escritores Cinematográficos. Madrid. Arkivita el originalo la 6an de majo 2021. Konsultita la 1an de aprilo 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]