Magneta flukso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Magneta fluo)
Magneta flukso tra unu volvo: .

Magneta fluomagneta flukso (flukso estas la ĝusta matematika kaj fizika fakvorto en Esperanto) estas, en elektromagnetismo, "fluo" de la magneta kampo tra donita surfaco (la surfaco ne nepre estas surfaco de iu objekto, ĝi povas esti ajna surfaco en matematika senco, kiu ne respektivas al iu reala objekto). La mezurunuo laŭ la internacia sistemo de unoj (SI) sistemo estas la vebero (simbolo Wb), homogena al "volto.sekundo".

Magneta flukso estas proporcia kun la magneta indukdenso (kvanto de la magnetaj flukslinioj tra la surfaco). Magneta flukso tra surfaco S estas pro tio kalkulebla per surfaca integralo:

kie la vektoro B estas la magneta fluksdenso kaj dA estas diferenciala areo de la surfaco S kun surfaca normala vektoro difinanta ĝian direkton. La "" signo rilatas al skalara produto.

Se estas la angulo inter la du vektoroj, la skalara valoro de la flukso estas:

Se S estas fermita surfaco, kutime la surfaca normala vektoro estas elektata al esti eksteren montranta, ĉi tio nepras por la sube donita idento.

Fakte por fermita gaŭsa surfaco, magneta fluo nulas :

Ĉi tiu rilato estas konata kiel apliko de la principo de konservita flukso (la elfluo egalas la enfluon) pri magneta indukdenso, kaj ĝi estas unu el kvar integralaj ekvacioj de Maxwell.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]