Magnetado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simpligita komparo de la magneta fluksdenso de feromagnetaj (μf), paramagnetaj (μp) kaj diamagnetaj materialoj (µd) al vakuo (μ0)

La magnetado estas fizika grando kiu karakterizas la magnetan staton de materialo. Ĝi estas vektoro egala pri grandeco kaj direkto al la kvociento de la magneta momanto de iu elemento per ĝia volumeno :[1].

La mezurunuo laŭ la internacia sistemo de unoj (SI) estas la ampero je metro (A.m-1), t.e. la sama mezurunuo ol la magneta kampintenso..

La magnetado priskribas la rilaton inter la magneta fluksdenso kaj la magneta kampintenso :

Tie estas la magneta konstanto kaj la magneta permeablo. En diamagnetaj materialoj estas la magnetado direktiĝas kontraŭe al la estiganta kampo; en paramagneta materialo estas sekve magnetado kaj kampo estas la samdirektaj.

Ankaŭ, la -- praktike plej grava -- feromagneta magnetado estas orientita en la sama direkto kiel la kampo. Sed ĝi estas multe pli granda ol la paramagneta magnetado kaj ne estas proporcia al la kampintenso (vidu skizon dekstre), t. e. ne estas konstanta ĉi tie, sed ĝi dependas de . Feromagentaj korpoj povas esti daŭre magnetaj .

Ĉiu el la magnetado estas kaŭzita de la vicigo de la elementa magnetoj. Ĉar korpo enhavas nur finitan nombron da elementaj magnetoj, okaza saturado de magnetado, kiu ne povas esti superata eĉ de grandega ekstera kampo. Tio estas de granda praktika graveco en la kazo de fermagnetoj (vidu saturado).

Magnetado de najlo[redakti | redakti fonton]

Magnetado de najlo pere de ekstera magneta kampo

Najlo farita el fero, kies magnetaj domajnoj estas komence hazarde direktitaj, povas esti magnetataj per ekstera kampo. Tiam la domajnojn ŝanĝas ilian direkton, iuj domajnoj pligrandiĝas ĉe la elspezo de najbaraj domajnoj. Entuta, rezultas magnetado kiu estas proksimume paralela al la ekstera kampo. Tiu reordigo de la magnetaj domajnoj povas esti faciligata ekzemple per ekstera ŝoko aŭ vibro. Pro la feromagnetaj propraĵoj de la najlo ĝi konservas parton de ĝia magnetado ankaŭ post la forigo de la ekstera kampo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002