Magneto (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magneto
tabulludo
vdr

ORIGINALA NOMO: Magneton.

KREINTO: Luca Cerrato.
UNUA ELDONO: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 7 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition'. http://www.abstractgamesmagazine.com
LUDANTOJ: 2
MATERIALO: 8x8 ludtabulo. Po 12 ludpecoj ĉiu ludanto, blankaj kaj nigraj.

Magneto estas liniiga ludo. En la komenco, ludtabulo malplenas. Blankulo movas unue kaj de tiam, ludantoj alternas siajn ludvicojn. Estas devige ludi ĉiun propran vicon.

CELO[redakti | redakti fonton]

Ludantoj konkuras esti la unua krei rektan linion per 4 propraj ludpecoj, jen diagonale, jen orte.

MOVOJ: LA MAGNETA REZULTATO[redakti | redakti fonton]

Movo konsistas surmeti ludpecon sur malplenan fakon, kaj poste, movi tiujn ludpecojn kuŝantajn sur la ludtabulo trafitajn de la sekvanta Magneta Rezultato kaŭzita de la ĵus surmetita ludpeco, nomata Magneto.

Iu ajn ludpeco, ne gravante ties koloro, kuŝanta sur la sama orta aŭ diagonala linio ol la Magneto, sentos la menciitan rezultaton:

  • Ludpecoj ne tiel koloraj kiel la Magneto estos altiritaj de tiu ĉi. T.e.: ili moviĝas rektlinie ĝis atingos la apudan fakon al tiu okupata de la Magneto.
  • Ludpecoj tiel koloraj kiel la Magneto estos rifuzitaj de ĝi. T.e: ili malproksimiĝos de la Magneto kiom eble, ĝis atingos aŭ la ludtabulan limon aŭ alian ludpecon.

Oni ĵus surmetis ludpecon sur d4, (maldekstra bildo). Ĝia Magneta Rezultato videblas per la dekstra bildo.

Surmetinte siajn tutajn ludpecojn, ludanto devas movi unu el siaj kuŝantaj sur la tabulo ludpecoj. Tiu ludpeco moviĝu kvazaŭ ĝi estus altirata aŭ rifuzata de Magneta Rezultato kaŭzata de alia ludpeco. Moviĝinte, ĝi rolos kiel nova Magneto, altiranta aŭ rifuzanta aliajn, kvazaŭ ĝi estus surmetita demane.

Ludpeco sur d4 povas moviĝi al a1, d1 aŭ al c4. Moviĝinte al a1, la fina Magneta Rezultato videblas per la dekstra bildo.

Oni devas stigi venkigan linion nur pere de Magneta Rezultato kaŭzita de Magneto, jen surmetita, jen movita. Ne validas tiu linio rekte kreita per surmeto de ludpeco. Ankaŭ ne validas tiu linio kreita de ĵus movita ludpeco, kiam ankoraŭ oni ne esploris ties Magnetan Rezultaton. (La originaj ludreguloj ne klarigas ĉu estas permesate aŭ ne stigi tiajn liniojn nevalidajn, kvankam ili ne venkigos. Nur oni difinas iliajn nevalidecon).

Se oni surmetus ludpecon sur b3, venko validus. Sed surmeto sur d3 o movo c3d3 ne stigus laŭregulan linion.

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.