Mahiljoŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Mahilovo

Mahiljoŭ - cirile beloruse Магілёў, ruse Могилёв, do transskribe Mogiljov, esperante Mahilovo - estas urbo de orienta Belorusio, ĉe la rivero Dnepro, ĉirkaŭ 76 km de la limo kun Rusio ĉe Smolenska provinco kaj 105 km de la limo kun Rusio ĉe Brjanska provinco. Laŭ la stato de 2010, ĝi havas 373 397 loĝantojn.[1] Ĝi estas ĉefurbo de Mahilova regiono kaj la tria plej granda urbo de Belorusio.

Unuafoje menciita en historiaj kronikoj en 1267, urba statuso ekde 1526. Ekde 14a jarcento apartenis al Grandprinclando Litovio, ekde 1772 - al Rusa Imperio.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Mahiljoŭ – Stefan Helders www.world-gazetteer.com. Konsultita la 27-an de marto 2010.