Maison Cook

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Villa CookMaison Cook estas domo apud Parizo, desegnita de Le Corbusier, situa en Boulogne-sur-Seine, Francio.[1]

Historio de la mendo[redakti | redakti fonton]

La patro de William Edwards Cook mortis en 1924, kaj tiam li iĝis heredanto (kun fratino kaj du fratoj) de granda monkvanto. En konekto kun la setlejo de la bieno de siaj gepatroj, same kiel por permesi sian edzinon koni liajn parencojn (kaj inverse), la Cooks veturis tra Usono, el oriento okcidenten kaj reen, dum periodo de ĉirkaŭ kvin monatoj en 1925, restante unu monaton en sia hejmo de Iovao. Reveninte al Eŭropo, ili decidis permanente setliĝi en Francio.

La skulptisto Jacques Lipchitz prezentis al ili la arkitekton Le Corbusier, tiam apenaŭ konata, kiu, dum tiu epoko, estis desegnante serion de vilaoj, kiel la plinovigaj hejmoj por Michael Stein (frato de Gertrude Stein) nome Vilao Stein kaj por Lipchitz mem. En 1926, ili mendis la arkitekton desegni tion kion Le Corbusier nomis la "veran kubikan hejmon," nome Vilao Cook aŭ Maison Cook, en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo.

48° 50′ 50″ Nordo 2° 14′ 33″ Oriento / 48.8472 °N, 2.2425 °O / 48.8472; 2.2425 (mapo)Koordinatoj: 48° 50′ 50″ Nordo 2° 14′ 33″ Oriento / 48.8472 °N, 2.2425 °O / 48.8472; 2.2425 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Arkivita kopio". Arkivita el la originalo la 14an de Marto, 2014. Alirita la 1an de Novembro 2018.