Majuskloj monumentaj
Aspekto
Majuskloj monumentaj estas la antikva greka-latina stilo de majuskla skribo, kun la geometrie regulaj formoj de signobildoj, kiun oni opiniis la plej perfekta kaj konvena por la monumentaj ŝtonsurskriboj kaj aliaj solenaj uzoj.
Ĉe la antikvuloj tiu skribo stilo estis senuskla; kiam, en la renesanca epoko, estiĝis nia skribo duuskla, la monumentaj majuskloj formis unu el ties uskloj (kaj iĝis majuskloj en la nuntempa signifo komunlingva).
Ĝis la 4-a jarcento, la monumentaj majskloj estis ankaŭ uzataj por skribi luksajn kopiojn de «paganaj» klasikuloj (precipe Virgilio). Post la 5-a jarcento ili malaperis ĝis Renesanco.