Esperanta kunfarejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maklerejo.de)
Jump to navigation Jump to search

La esperanta kunfarejo estas la unua reta perejo kiu celas konkrete kunigi specifajn interesojn aŭ projektojn de Esperanto-parolantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La retejo estis lanĉita la 31-an de majo 2009 de Frank Merla, unue sub la nomo per.esocom.de. La 23-an de majo 2014 la retejo estis transmetita al EMS kaj ricevis novan nomon: maklerejo.de.

Tiu retejo komence de novembro 2017 estis atakita de damaĝsoftvaro kaj ne plu atingeblas.

Fine de 2018 la retejo funkcias sub la nomo 'Kunfarejo' sur la socia reto Google+ (ankaŭ konata sub la nomo Google Plus aŭ G+)

Celo[redakti | redakti fonton]

Ĉar esperantistoj povas tie afiŝi informojn kun ligiloj al internaj paĝoj aŭ al eksteraj retejoj, ĝi fariĝas kvazaŭ malferma katalogo kiu helpas al la evoluo de la kulturo de Esperanto.

La regula maniero akiri anonceton en la kunfarejo estas havi konton ĉe Google+ kaj mem enmeti sian projekton. Nur escepte alia partoprenanto de Google+ enmetu fremdan projekton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Google Plus : Kunfarejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Google+