Frank Merla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Merla
Portreto dum Pasko 2017 de Frank MERLA
Portreto dum Pasko 2017 de Frank MERLA
Persona informo
Naskonomo Frank Lilleike
Aliaj nomoj esocom, FraLi
Naskiĝo 23-an de februaro 1949 (1949-02-23) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermanaanglafranca
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Frank MERLA (naskiĝis la 23-an de februaro 1949 kiel Frank LILLEIKE) estas germana esperantisto, kiu estas membro de Germana Esperanto-Asocio kaj de Universala Esperanto-Asocio kaj estis membro de Hamburga Esperanto-Societo. En la reto oni trovas lin per frali.net.

Merla eklernis Esperanton en 1974. Depost 1976 li aktivis en Germana Esperanto-Junularo kie li estis konata kiel FraLi, en la Germana Esperanto-Asocio (konsiliantaro) kaj Hamburga Esperanto-Societo (estro de konsiliantaro, estrarano). Li instruis Esperanton en Hamburga Esperanto-Societo. Inter 1997 kaj 2012 li eldonis kaj flegis la hamburgan retpaĝaron Esperanto-Hamburg: www.esperanto-hamburg.de. Ekde la 31-a de majo 2009 li eldonas retejon - tiam per.esocom.de, poste maklerejo.de kaj nun kunfarejo.org - por kunigi esperantistajn interesiĝojn rilate al kunfarado kaj reciproka subteno. Tiu retejo komence de novembro 2017 estis atakita de damaĝsoftvaro kaj ne plu atingebla. La enhavoj nun estas en la Esperanta kunfarejo. Momente Frank Merla loĝas en Buchholz (Nordheide).