Esperanto-Hamburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto Hamburg estas kaj aro de lokaj grupoj de Germana Esperanto-Asocio kaj Landa Ligo de Hamburg. Ĉiu membro de Hamburga Esperanto Societo r. a. ricevas la dumonatan informilon. Ĝi informas pri ĉiuj Esperanto-aktivadoj en Hamburgo.

FJubilea simbolo.svg

Esperantistoj el Hamburgo[redakti | redakti fonton]

Anneliese Elsa Bepperling, W. D. Ekkehard BINK, Artur Bormann, Elsbeth Bormann, Werner Bormann (honora membro de Hamburga Esperanto-Societo), Thomas Bormann, August Oskar Bünemann, Ellen Eggers, Felix Epstein, Karl-Heinz Hoffmann, Benno Klehr, Josef Kühnel, Peter Kühnel, Eduard Mybs (fondinto de la Hamburga Esperanto-Societo), Hella Lanka, Walter Lippmann, Frank Merla, Gustav Schattat, Hans Schütt, Vesna Stanicic-Burchards, Elfriede Sudec, August Weide, Peter Weide, Elsbeth Wielgus, Heinrich Wielgus

Gazeto[redakti | redakti fonton]

La dumonata informilo havis la saman titolon kiel la klubnomo. La gazeto aperis ekde 1997 ĝis Marto de 2015. Tiam ne plu aperas pro la morto de ĝia redaktoro Benno Klehr.

Historio de Esperanto en Hamburgo[redakti | redakti fonton]

Fondokunveno[redakti | redakti fonton]

La 19-an de Majo 1904 estis fondita Esperantista Grupo Hamburg-Altona (la grandurbo Altona apartenis al Prusujo, ne al Hamburgo). La nomon de la klubo oni ŝanĝis post fondiĝo de aliaj kluboj la 9-an de Oktobro 1909 al Unua Esperantista Grupo de Hamburgo-Altona. Felix Epstein en 1974 skribis la sekvan retrospektivon (mallongigita):

... Estis la 19-a de Majo 1904, kiam kelkaj malmultaj interesuloj pri la demando de la Internacia Lingvo kunvenis, por diskuti kaj propagandi tiun ideon, inter ili troviĝis la kuracisto D-ro Eduard Mybs, antaŭe fervora Volapükisto, kiu same kiel multaj aliaj, post la apero de Esperanto, estis transirinta al tiu nova sistemo. Danke al siaj lingvaj fakkonoj kaj sia ege simpatia bonhumoro li facile sukcesis, tuj fondi unuiĝon kies prezidanto li fariĝis. Jam baldaŭ komenciĝis ampleksa korespondado kun samideanoj en aliaj landoj, kompreneble ankaŭ kun D-ro Zamenhof, kaj kiam li partoprenis en 1905 la Unuan Internacian Kongreson en Bulonjo, lia nomo jam estis tre konata. Tie ĉeestis ankaŭ kelkaj aliaj Esperantistoj el Germanio, kiuj tie preparis la fondon de Germana Esperanto-Asocio, kiu estis inaŭgurita en 1906 en Brunsvigo. En la sama jaro okazis la 2a Universala Kongreso en Ĝenevo, pri kiu D-ro Mybs raportis en Hamburga loka gazeto. Tiu artikolo instigis min tuj lerni Esperanton. La franco René Ladevèze, loĝinta en Hamburgo, kaj mi baldaŭ fariĝis sekretarioj de D-ro Mybs kiu kiel vicprezidanto de la Akademio, prezidanto de G.E.A. kaj de la Hamburga grupo estis ege ŝarĝita de laboro. Krom siaj preskaŭ ĉiun dimanĉon okazintaj propagandprelegoj en najbaraj lokoj li gvidis kursojn kaj publikigis multajn artikolojn. En 1908 li kunorganizis kaj prezidis la 4-an Universalan Kongreson en Dresden.

Zamenhof en Hamburgo[redakti | redakti fonton]

La 12-an de Septembro 1910 L. L. Zamenhof per ŝipo alvenis en Hamburgo, kiam li revenis de la sesa Internacia Kongreso en Vaŝintono (Washington). Pro tiu okazo la Hamburgaj Esperantistoj invitis al festkunveno, dum kiu oni omaĝis al la "Majstro". La partoprenintoj raportis pri la kongreso, pri sukcesoj en Brazilo kaj pri konkurso pri Esperanto en ekonomio, kiun gajnis Hamburgano W. A. Vogler, kiu redaktis la Komercan Bultenon, suplemento de Esperanto (organo de UEA).

Kongreso 1931[redakti | redakti fonton]

Pentekoston en la jaro 1931 okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo. Ĝi estis jubilea kongreso, ĉar GEA festis 25 jarojn de sia ekzisto. Oscar Bünemann, Felix Epstein, Hans Schütt kaj multaj aliaj organizis tiun kongreson en tempo de ekonomia krizo, kiu ĝenis la evoluon de ĉia kultura movado. El 30.877 organizitaj Esperantistoj en la jaro 1928 nur restis en 1930 la timige malalta nombro de 6.258 membroj en GEA kaj LEA. Malgraŭ malfacilaĵoj la Hamburgaj Esperantistoj sukcesis instigi la urban turisman varbcentron, eldoni luksan prospekton pri la urbo kaj bonaj fotoj (supozeble okaze de la Germana Esperanto-Kongreso).

Persekutado[redakti | redakti fonton]

La laborista Esperanto-movado (GLEA) jam tuj ĉe la komenco de la nazia reĝimo en Marto 1933 estis malpermesita, kune kun la ĝenerala malpermeso de la politikaj, sindikataj kaj kulturaj laboristaj organizoj. Multaj laboristaj Esperantistaj funkciuloj estis arestitaj kaj kondamnitaj. La neŭtrala movado havis la ŝancon ankoraŭ vegeti kelkajn jarojn. La Universala Kongreso en Kolonjo (Köln) 1933 staris sub la aŭspicio de la nazioj. Ili intencis eluzi tiun kongreson same kiel la Olimpikajn Ludojn en 1936 por mistifiki la mondon pri la veraj celoj de naziismo. Post la malpermeso de ĉia Esperanto-agado en 1936 kelkaj aktivaj Hamburgaj Esperantistoj kaŝe renkontiĝis - malgraŭ la danĝero esti arestitaj - en malantaŭaj ĉambroj de kafejoj aŭ hotelo kaj tenis kontakton al eksterlando pere de Esperantistaj maristoj kiuj kontrabandis materialon.

La rekonstruo[redakti | redakti fonton]

Multaj aktivaj Esperantistoj en Hamburgo tuj post la fino de la dua mondmilito daŭrigis la Esperanto-laboron. Inter alie multege kaj eĉ ofereme laboris Oscar kaj Elisabeth Bünemann, Paul Bünemann, Felix Epstein, s-ro Degenkolbe, Walter Behrmann, Hermann Theobald, Oskar Peters, August kaj Edith Weide, Hans Schütt, Helene Janda, kaj Josef Kühnel. En Novembro de 1945 la Brita Armea Administracio permesis fondi kulturajn klubojn, do ankaŭ eblis fondi Esperanto-klubon. Unue oni elektis la nomon Hamburga Esperantosocieto, kiun oni poste ŝanĝis al Hamburga Esperanto-Societo. La Britaj aŭtoritatoj postulis politikan senŝarĝecon de la prezidanto de ĉiu klubo. La Hamburgaj Esperantistoj povis pruvi tion por ĉiuj estraranoj. En la nova societo kunlaboris iamaj anoj el la diversaj antaŭmilitaj grupoj, sen diferenco ĉu ili estis en Neutrala Movado aŭ en Laborista Asocio. La ĉefa celo post la milito estis, per Esperanto servi al la paco, kaj pli forte defendi la pacon ol okazis antaŭe. Per multaj prelegoj la Esperantosocieto informis pri Esperanto kaj multaj homoj partoprenis en kursoj. En 1947 ekfunkciis koresponda Esperanto-lernejo. La Polica Prezidanto en Hamburgo 1948 permesis al policistoj, dum la deĵora tempo lerni Esperanton kaj zorgi pri eksterlandaj vizitantoj, kiujn oni eĉ povis loĝigi en polica kazerno en Altona. Preskaŭ 150 gepolicistoj lernis Esperanton, el kiuj 60 post ekzameno rajtis porti sur la uniformo rubandon kun surskribo Esperanto. Dum ekspozicioj kaj kongresoj la policistoj servis kiel interpretistoj. Inter aliaj estis tiuj gepolicistoj: August Weide, Hella Lanka, Heinrich Wielgus, s-roj Flemming, Dahl, Wolpers, Schickschneit, Wortmann kaj Welf Toussaint. En 1951 la Antaŭkongreso de la Universala Esperanto-Kongreso en Munkeno okazis en Hamburgo. Multaj Esperantistoj el Skandinavio survoje al Munkeno partoprenis en la aranĝo. La Hamburga Senato akceptis grupon el la partoprenantoj en la urbodomo.

Esperanto-Kongresoj en Hamburgo[redakti | redakti fonton]

La 34-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Curio-Haus de la 19-a ĝis 21-a de Majo 1956. Organizis ĝin la klubo sub la LKK-prezidanto Heinrich Wielgus. Estis la unua kongreso en Hamburgo post la milito. Estis la 50-jariĝo en GEA.

La 45-a Germana Esperanto-Kongreso okazis inter la 12-a kaj la 16-a de Majo 1967 en Hamburg-Haus Eimsbüttel. La jarĉefkunveno elektis novan Prezidanton de GEA: D-ro Werner Bormann.

La 59-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 27-a de Julio ĝis 3-a de Aŭgusto 1974 en la kongrescentro (CCH) de Hamburgo. Ĝi fariĝis fama pro la viglaj diskutoj kaj la preskaŭ komplete nova estraro de UEA sub Humphrey Tonkin.

La 64-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Hotel Norge de la 16-a ĝis 19a de Majo 1986.

La 84-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Hotel Panorama de la 25-a ĝis 28-a de Majo 2007.

La propra klubejo[redakti | redakti fonton]

Depost siaj fondiĝoj la Hamburgaj Esperanto-societoj kunvenis en multaj diversaj lokoj (gastejoj, restoracioj kaj publikaj domoj), kelkfoje la lokoj ŝanĝiĝis eĉ de semajno al semajno. Delonge oni sopiris konstantan renkontiĝejon. Do oni fondis en 1962 la "Brikokason" laŭ la iniciato de Frank Kunze, por iam ne plu devi serĉi ian gastejon, kie la klubo renkontiĝu. Unu "briko" kostis 5 markojn kaj preskaŭ ĉiuj membroj partoprenis.

En Decembro de 1974 estis fondita la fondusa societo Esperanto-Centro Dr. Zamenhof por aĉeti domon por internaciaj renkontiĝoj en Germanio. Tiu entrepreno montriĝis tro ampleksa kaj do en 1978 oni likvidis la kason.

Tamen en 1976 oni luis iaman kantinon de panfabriko en Langenfelde. Tie oni instalis kuirejon kaj mem faris la gastejajn servojn. La enspezoj de tio sufiĉis por pagi la luprezon.

En Februaro 1978 neatendite montriĝis, ke la najbara domo de ges-roj Wielgus estus taŭga klubejo por la Hamburga Esperanto-Societo. La iama lavejo ne plu estis uzata dum kelkaj jaroj. Oni eltrovis, ke la posedanto ankoraŭ ne sukcesis vendi ĝin, ĉar ĝi ne estis interesa por ekonomie planata aĉetanto pro la malpermeso, havi pli ol nur unu etaĝon. Por la Esperanto-Societo sufiĉis la grandeco de la domo, kaj la prezo de DM 120.000 estis relative malalta malgraŭ la centra situo en la urbo. Dum nur kelkaj monatoj la membroj de Hamburga Esperanto-Societo kolektis inter si sumon de DM 63.000 por la nova domo, kiu kune kun la "Brikokaso" donis financan bazon de DM 75.000, al kiu eblis ricevi krediton de banko por aĉeti la domon.

Tiel Hamburga Esperanto-Societo fariĝis posedanto de propra klubejo, kiu estis solene inaŭgurita en Majo 1979. Komence de la nova jarmilo montriĝis pli kaj pli malfacile mastrumi la domon ĝis oni devis vendi ĝin en Aŭgusto 2008 por ne ruinigi la societon. Depost Septembro 2008 la klubo renkontiĝas en Kulturladen St. Georg


Fonto[redakti | redakti fonton]