Hamburga Esperanto-Societo
| Hamburga Esperanto-Societo | |
|---|---|
| Lando | |
| Sidejo | |
| membro de | |
Hamburga Esperanto-Societo r. a. (HES) estas la ĉefa kaj plej granda komunumo de esperantistoj en la urboŝtato Hamburgo. Ĝi estas loka grupo kaj landa ligo de Germana Esperanto-Asocio.
La klubkunvenoj estas ĵaŭde ekde 19:00; Programo: 19:30. Vi trovos la klubanojn en la Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16 en Hamburg. Telefono: +49160 17 33 980. Poŝta adreso daŭre estas la klubejo Klaus-Groth-Str. 95, 20535 Hamburg, kiu en la dua duono de la 20-a jarcento gastigis multajn kulturajn esperantistajn eventojn, plurajn geedziĝajn festojn inter esperantistoj kaj en la 1980-aj jaroj ankaŭ enhavis la oficejon kaj presejon de Germana Esperanto-Junularo.
La societa bulteno Esperanto-Hamburg (lastfoje arkivigita en feb. 2016) papere aperis inter la jaroj 1980 kaj 2015 - de tiam la informado okazas plene per la interreto.
Estraro (laŭ la stato de 2016)
[redakti | redakti fonton]prezidanto: Jürgen Wulff
vicprezidanto: Dominik Grauert
kasisto: Gerald Roemer
informilo (reta): Benno Klehr
sekretario: Peggy Ley
Fonto
[redakti | redakti fonton]- esperanto-hamburg.de la malnova retpaĝaro de Esperanto Hamburg (nova sekvas sube) lastfoje estis arkivigita en marto 2022 (germane kaj esperante)
Interreta prezento
[redakti | redakti fonton]- ekde marto 2022: esperanto.de/de/hamburg (germane)
- ekde marto 2022: esperanto.de/eo/hamburg (kaj esperante - atentu, povas esti malsamaj enhavoj)

