Maksim Rilskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio


RILSKIJ Maksim ukraine Максим Рильський (1895-1964) - poeto, tradukisto, socia aganto. Naskiĝis en Kijivo, tie li finis privatan gimnazion. Lia patro - Tadej Rilskij - estis etnografo kaj publicisto. Studis medicinon en Kijiva Universitato, poste lernis en la Popola universitato ĉe histori-filologia fakultato.

Lia unua poemo estis publikigita en 1907, la unua poem-kolekto - en 1910. Apartenis al nov-klasikuloj. Sekvantaj poemaroj: 1922, 25, 26, 29; 1927 - fama ukraina traduko de "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz.

En 1931 pro "ignorado en sia verkoj de sovetia realeco" li estis arestita kaj malliberigita por unu jaro. De 1932 (vers-libro "Signo de pesiloj") li fariĝis "oficiala soveta poeto". De 1943 - akademiano; direktoro de Instituto de arto, folkloro kaj etnografio (1944-64).

Por Ukraina antologio liajn poemojn esperantigis Andreo Rogov (1) kaj Kris Long (5).