Maksim Rilskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maksim Rilskij
Maksym Rylskyiy.jpg
Persona informo
Максим Тадейович Рильський
Naskiĝo 7-an de marto 1895 (1895-03-07)
en Kievo
Morto 24-an de julio 1964 (1964-07-24) (69-jara)
en Kievo
Tombo Baikove Cemetery [#]
Etno ukrainoj [#]
Lingvoj rusaukraina [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Popola Respubliko • Ukraina Ŝtato • Sovetunio [#]
Alma mater Q56709687 [#]
Partio Komunista Partio de Sovetunio [#]
Subskribo Maksim Rilskij
Familio
Dinastio Q63531897 [#]
Patro Tadej Rylskyj [#]
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto • politikisto [#]
Aktiva dum 1907– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

RILSKIJ Maksim ukraine Максим Рильський (1895-1964) - poeto, tradukisto, socia aganto. Naskiĝis en Kijivo, tie li finis privatan gimnazion. Lia patro - Tadej Rilskij - estis etnografo kaj publicisto. Studis medicinon en Kijiva Universitato, poste lernis en la Popola universitato ĉe histori-filologia fakultato.

Lia unua poemo estis publikigita en 1907, la unua poem-kolekto - en 1910. Apartenis al nov-klasikuloj. Sekvantaj poemaroj: 1922, 25, 26, 29; 1927 - fama ukraina traduko de "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz.

En 1931 pro "ignorado en siaj verkoj de sovetia realeco" li estis arestita kaj malliberigita por unu jaro. De 1932 (poemaro "Signo de pesiloj") li fariĝis "oficiala soveta poeto". De 1943 - akademiano; direktoro de la Instituto de arto, folkloro kaj etnografio (1944-64).

Por Ukraina antologio liajn poemojn esperantigis Andreo Rogov (1) kaj Kris Long (5) k.a.