Maksvelo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La maksvelo (simbolo: Mx) estas la CGS unuo uzita por mezuri la magnetan flukson. Tiu termino estis elektita en 1930 omaĝe al James Clerk Maxwell, kiu prezentis dum la antaŭa jarcento la unuigitan teorion de elektromagnetismo.

La maksvelo estas la magneta flukso de magneta indukdenso de unu gaŭso tra la surfaco de unu kvadrata centimetro perpendikulara al la indukdenso. Tiu mezurunuo estas nun malofte uzita.

La rilato inter la maksvelo de la CGS sistemo kaj la vebero de la Sistemo internacia de unuoj (SI) estas:

1 maksvelo = 1 gaŭso × cm2 = 10−8 vebero .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]