Malankara Ortodoksa Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malankara Ortodoksa Eklezio
Geografiaj lokoj Barato
Fondinto Sankta Tomaso
Nombro de membroj 3 000 000
vdr

La Malankara Ortodoksa Eklezio , ankaŭ konata kiel Barata Ortodoksa Eklezio, Ortodoksa Eklezio de la Oriento aŭ per aliaj similaj nomoj, estas grava membro de la familio de orientaj eklezioj de la kristanismo. La eklezio estas unu el la pluraj grupoj konataj kiel la kristanoj de Sankta Tomaso kiuj serĉas siajn originojn en tiu apostolo de Jesuo, kiu laŭ la tradicio alvenis al Barato en la jaro 52, fondante la eklezion kaj fariĝis martiro en la jaro 72 en Mylapore (nuntempe en la urbo Ĉennai) sude de Barato.

La spirituala ĉefgvidanto de la Malankara Ortodoksa Eklezio estas nomata Katolikoso de la Oriento kaj Malankara Metropolito, kies sidejo troviĝas en Kotajamo, Keralo, Barato. La eklezio havas diocezojn kaj preĝejojn en la plejparto de la barata geografio, ankaŭ en aliaj landoj kien enmigris kredantojn (Usono, Kanado,Britio, Okcidenta Eŭropo, Persa Golfo, Malajzio, Singapuro, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La oficiala titolo de la primaso estas "Katolikoso de la Oriento en la Apostola Trono de Santa Tomaso kaj Malankara Metropolito"

La eklezio konservas la orientan ortodoksan tradicion laŭ kredo kaj ritaro. Kiel la aliaj antikvaj eklezioj de la Oriento, kun kiuj ĝi estas en plena komunio, ĝi akceptas la unuajn tri ekumenajn konciliojn. La liturgio kiu hodiaŭ estas uzata estas traduko de la liturgio prenita de la Antioĥia Eklezio ekde ĝiaj rilatoj en la 17-a jarcento. Nuntempe la diservoj okazas en la malajala, siria, hindia kaj angla lingvoj.

La portugaloj kiuj koloniigis parton de la marborda Barato en 1498 kaj intencis romkatoligi la malankaranojn (aŭ kristanoj de sankta Tomaso), sed parto ribeliĝis kaj serĉis restaŭrigi la episkopejon per helpo de la Siria Ortodoksa Eklezio kiu sendis episkopon al Barato. La Metropolito Mar Gregorio de Jerusalemo vojaĝis al Barato en 1665.

En 1774 okazis skismo de Mor Kurilose kiu fondis la Malabaran Sirian Sendependan Eklezion (de Tozijoor aŭ de Anjoor).

En la 19-a jarcento, pro brita ĉeesto en Barato, la Anglikana Eklezio disvastigis ĝiajn doktrinojn inter la malankaroj, inspirante reformisman movadon gvidata de Abraham Malpan, kiu fondis la Malabara Siria Eklezio Sankta Tomaso.

En 1912 la Katolikosato de la Oriento estis restabligita en Barato per la kunlaborado de Mar Abdul Messiah, elpatriarkigita de la Siria Eklezio de Antioĥio. La ceremonio estis okazigita en la preĝejo Sankta Maria en Niranam la 15-a de septembro 1912. Tio ne estis akceptita de kiuj restis fidelaj al la siriapatriarko. La du partoj repaciĝis en 1958 kiam la Supera Kortumo de Barato deklaris ke nur la memstara Katolikoso kaj liaj episkopoj en komunio kun li havas la leĝan agnoskon.

En 1926 parto de la Malankara Eklezio aniĝis al la Romkatolika Eklezio, formante la t.n. Siria-malankara katolika eklezio.

En 1964 la Patriarko de Antioĥio formale reinstaŭris la Katolikosaton de la Oriento. En 1975 ripetiĝis la skismo kiam la siria patriarko forpelis la katolikoson Basilio Augen kaj nomis lin sia rivalo, kio denove disigis la eklezion ĝis la nuntempo.

Vidu ankaŭ

Fontoj kaj eksteraj ligoj