Malforta nuklea forto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malforta nuklea forto estas unu el la kvar fundamentaj fortoj ekzistantaj en naturo, laŭ la nuna norma modelo de fortoj en fiziko; la aliaj tri fortoj estas la gravita forto, la elektromagneta forto kaj la forta nuklea forto.

Ĝi disvolviĝas per interŝanĝo de la bosonojn "W" kaj "Z".

En la ĉiutaga vivo, la plej evidenta rezulto de tiu ĉi forto estas beta-radiado.

Historio

La unua konjekto pri la ekzisto de tia forto okazis en la 1930-aj jaroj, kiam itala fizikisto Enrico Fermi priskribis interagon inter kvar fermionoj, ŝajne nur okazanta per rekta kontakto inter la partikloj. (Male, oni nun komprenas ke ankaŭ tiu ĉi forto efikas je distanco, kiel la aliaj; la tipa interaga distanco estas tamen tro malgranda por ke oni estu povinta facile mezuri ĝin per la tiama ilaro).

Elektromalforta forto

Je distanco pli malgranda ol protona diametro, aŭ je grandaj energioj, la malforta nuklea forto unuiĝas kun la elektromagneta forto: la kuniĝon oni nomas elektromalforta forto.

Eksteraj ligiloj

greke http://physicsweb.org/articles/news/9/7/11/1 greke http://www.nobel.se/physics/laureates/1957 greke http://www.nobel.se/physics/laureates/1979