Malgranda Prespo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgranda Prespo

La lago Malgranda PrespoPrespa (en greka Λίμνη Μικρή Πρέσπα, Limni Mikri Prespa; en albana Prespa e Vogël, en makedona Мало Преспанско Езеро, Malo Prespansko Ezero) estas lago kunhavata inter Grekio (138 km² de basenareo; 42.5 km² de surfaca areo) kaj Albanio (51 km² de basenareo; 4.3 km² de surfaca areo). Ĝi estas la plej malgranda el la du Lagoj Prespo.

Detale[redakti | redakti fonton]

La lago Malgranda Prespo partikulare estas agnoskata kiel grava humideja ekosistemo favore al reproduktado kaj manĝado de raraj akvobirdaj specioj. Ĝi estas ĉefe konata kiel hejmo de la plej granda reprodukta kolonio de Krispa pelikano en la mondo. La flaŭro en la regiono komponiĝas el pli ol 1,500 plantospecioj el kiuj 146 endemiaj specioj en la Lago Ohrid kaj 39 endemiaj specioj el la areo de la Lagoj Prespo.

40° 46′ N 21° 06′ O / 40.767 °N, 21.100 °O / 40.767; 21.100 (mapo)Koordinatoj: 40° 46′ N 21° 06′ O / 40.767 °N, 21.100 °O / 40.767; 21.100 (mapo)