Malica klaŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malica klaŭno
Informoj
vdr
Grupo de homoj en kostumoj de malica klaŭno en la festo PDC 2008 ĉe Universal Studios

La malica klaŭno estas perversigo de tradicia komika rolo, la klaŭno, kie la ludema tropo realiĝas kiel strange timiga per la uzo de hororaj elementoj kaj nigra humuro.

La origino de la rolulo ne estas certa. Kelkfoje uzata de verkistoj en la 19-a jarcento, la moderna arĥetipo de la malica klaŭno estis popularigita de DC Comics per ties rolulo The Joker komencante en 1940. La rolon plu antaŭenigis Stephen King per la rolulo Pennywise en la romano It de 1986. La rolulo povas esti vidata kiel ludanto je la maltrankvila sento de tiuj, kiuj suferas pro klaŭnofobio (aŭ koulrofobio), la neracia timego de klaŭnoj.