Malkontinuo de Mohorovičić
La malkontinuo de Mohorovičić (mallongite Moho) estas la limo inter la terkrusto kaj la supera termantelo. Ĉar la oceana terkrusto havas averaĝan dikecon de 6 km, kaj la kontinenta terkrusto, de 35 ĝis 75 km (pleja dikaĵo estas sub plej altaj montoj), la profundo de la Moho varias konsekvence.
Tiu malkontinuo estis malkovrata de la kroata sismologo Andrija Mohorovičić en 1909. Ĝi manifestiĝas per plirapidiĝo de la tertremaj ondoj, la rapideco de la P-ondoj pasas de 7 al 8 km/s. La kialo de tiu plirapideco estas ecaj ŝanĝoj de la propaga medio, estiganta refrakton: la kontinenta krusto konsistas ĉefe el granitoj, la oceana krusto el bazalto, dum la termantelo konsistas el peridotito. Estas do fizika-kemia malkontinuo.
En la 1960-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj, estis planitaj pluraj boradoj por atingi la Mohon:
- La Mohole, en 1961, esti provo bori en Atlantika Oceano apud Insulo Guadalupe en Meksiko; la puto atingis profundon de 183 m, sub 3 500 m de akvo. La operacio estis rezignita en 1966.
- La borado sg3, inter la 24-a de majo 1970 kaj 1989 en Rusio, en la Kola duoninsulo, atingis profundon de 12 262 m.